2005-06-09

Kia koloro ĝi estos?

Ĉi-semajne, mia kompanio anoncis
La majo de 2005 estis la plej bona monato, de ĉiam! Do ni celebros tion per senpaga festeneto kaj nova T-ĉemizo!
Tio ĉi estas ofta okazo, ĉe mia kompanio. Ni ĉiuj jam havas multe da ĉemizoj de ĉia koloro kun la nomo, "GENERAC". Nun, ni nure konjektis pri kia koloro ili estos ĉi-fojen.

Jen la "koloro". Ĝi ege plaĉas al mi sed al multaj aliaj gehomoj ne, kaj ili promenis ĉirkaŭen diranta, "Ĉu vi deziras ĉemizon?" Pro tial, mi nun havas tri. Mi planas porti unu el ili al la atletikan klubon je morgaŭa mateno.

Eble mi devus ne fanfaroni. Mi ne volas ke iu enviu min. ;-)

2005-06-06

Peza Reunuiĝo

Je lasta jaro, mi lasis pezecon ĝis mi estis svelta. Tamen, post tiam mi ne gardis mian pezecon kaj regajnis iom da tioj kilogramoj. Do nun mi estas decidinta ke mi registru mian peznivelon publike.

Jen, mia pezniveloj.

Tia metodo sukcesis je lasta jaro kaj mi esperas ke ĝi sukcesos denove. Mi volas resveltiĝi antaŭ la 20-jara reunuiĝo de mia mezlernejo je la unua de oktobro. Mi suspektas ke mi estos unu el la malmultoj, kiuj tenis la saman aspekton trans la jaroj. Tio ne sufiĉas laŭ mi. Mi volas aspekti ne nure prospera sed ankaŭ pli bela.

2005-06-05

Projekto Rampanta

Jen la rezulto de la simpla hejmprojekto. Ĝi ekkomencis per vizito de tapiŝopurigistoj. Unue, mi devis movi la meblojn el la supra etaĝo al la suban etaĝon. Kompreneble, mi devus removi ilin supren denove... sed...

"Vi scias," diris mia edzino, "dum la mebloj estas ekstere, ni devas farbi." Do mi farbadas hieraŭ ĝis la suno malaperis. La mebloj ankoraŭ restas suben, ĝermantaj ideojn en ŝian kapon.

Nun ŝi ankaŭ volas ŝanĝi la kurtenojn. Kio sekvos? Eble mi povas movi iom da mebloj supren sekrete dum la nokto, por halti la projektan rampadon.

2005-06-02

Majskaraboj kaj movitaj mebloj

Ĉe mi, ni nomas ilin angle "June-bugs" aŭ "juniskaraboj". Je lasta nokto, ili zumis laŭte ĉe niaj fenestraj ekranoj. Mia kato ("Pufo") freneziĝis, kuranta inter unu fenestro kaj la alia.

Ankaŭ je lasta vespero, mi movis multe da mebloj el mia supra etaĝo al mian suban etaĝon por pretigi la domo por la tapiŝopurigistoj. Ĝi estis simila ol translokiĝado! Kompreneble (bedaŭrinde!), mi devas removi ilin supren denove ĉi-vesperen.