2005-05-31

Kanotetoj

Tio ĉi estas tio, kion mi faris dum mia ferio, hieraŭ. Mia plej maljuna filo kaj mi prenis kanotetojn al la kanalon, malantaŭ la domo de nia najbaro, kaj ni padeladis trans la golfeto kaj ĉirkaŭ la bordo. Eble mi povos plenigi ĉi tiun artikolon plu, malfruen...

2005-05-29

Mia fluteto

Je hieraŭ, mi ludis iomete kun mia malnova fluteto. (Jen, mia fluteto!) Ĝi memorigis min pri aliaj aferoj, kiujn mi volas fari:
  • traduki miajn flutajn paĝojn,
  • desegni novan "mnemo"n, kaj
  • traduki "La Ludo de Logiko"n kaj verkaĵojn de Epikteto.
Sed ial mi min trovis lavanta telerojn. :-/

2005-05-24

Sur la golfeto

Je sabato, mia filo petas ke ni elprenu la kanotojn kaj iru al golfeton por padeladi. Do, mi blovŝveligis ilin. Ili estas unu-personaj, vinilaj kanotetoj kaj ni loĝas proksime al la "Perko Golfeto" (angle, "Bass Bay") apud la "Granda Muskego Lago".

Nu, ni feliĉas pro mi konas iujn najbarojn, kiuj loĝas apud kanalo. Ni petis ĉu ni rajtus uzi ilian kajon, kaj la bienestrino jesis. (Mi ŝatas ŝin kaj ŝia edzo, kaj ilia filino, samaĝa kiel mia filino, estas kreskita tre bela.) Do kiel mi diris, mi blovŝvelis la kanotetojn kaj portis ilin al la kanalon. Estis nur mallonga promeno. Ni metis la kanotetojn en la akvon, kaj padelis tra la kanalo al la golfeton.

Li surprizis min per sia forteco kaj daŭropoveco. Je lasta jaro, mi devis treni lin per ŝnuro sed ĉi-jare li padelis antaŭen malgraŭ li estas nur naŭ jaraĝa. Li sopiris la kontraŭan bordon, do tien ni padeladis tra vento kaj ondetoj. Li estis tre fiera pri la vojaĝo, kaj opiniis ke si memoros ĝin dum lia tuta vivo. Eble tiel. Mi ĝojas ke li jam ŝatas kolekti bonajn memorojn.

Mi pensas ke ĉi tiun memoron tenos ankaŭ mi.

2005-05-18

Kisfotoj

Ĉu vi vidis foton de persono kisanta per aliulo(j)? Ĉiufojen kiam mi vidas tian foton, mi ege sopiras ke mi povus havi fotojn same kiel tiojn sed mi ne scias kiel klopodi akiranta... aŭ kun kiuj! Mi ne povas imagi kiel mi petus tion de iu.

Kion vi opinias pri tio? Ĉu vi dezirus tian foton? ...eble kun mi? Mi bedaŭras la distancon inter mi kaj miaj retpoŝtaj geamikoj.

Kompreneble, estus necesa por perfektigi tian foton per longe tenitaj pozoj kaj multe ripetita penado, ĉu ne?
:-)

2005-05-17

Mefito!

Jen, la mefito. Mi trovis ĉi tian besteton en mia kaptilo je lasta semajno, sed oni neniam deziras trovi mefiton.

Mia anasino, Lilio, loĝas en dometo malantaŭ mia domo. Ĉirkaŭ ŝia dometo kaj iom da herbaĵo estas "kokdrata" barilo. Mi antaŭe pensis ke tio barus kuniklojn kaj mefitojn, sed mi ne konsideris ...la bananon. Iu el miaj gefiloj donis pecon da banano al Lilio, sed ĝi ne plaĉas al ŝi do ĝi restis teren ĝis nokten. Nu mi nun scias ke banano estas favorata manĝaĵo de la mefito. La mefito puŝis sin mem sub la barilo por akiri la bananon kaj poste esploris la kaptilon. Kompreneble, ĝi kaptiĝis.

Kiam mi alproksimis, ĝi turnis sin mem kaj levis sian voston por ŝpruci min per odoraĉa fluidaĵo. Kiam tiu aventuro estis finita, mia tuta tereno odoraĉis. Feliĉe, ni ricevis pluvon dum kelkaj tagoj poste.

2005-05-02

Falsa Scienco

Je lasta semajno, mia familio spektis bendregistritan televidan programon pri astronomio. Ĝi traktis distancegajn stelojn kaj gloris dion pro la grandeco de lia kreaĵo... sed mi pensis...

"Se la universo estis ekkreita antaŭ nur ses mil jaroj, do ni ne povas vere vidi lumon de objektoj plidistancaj ol ses mil lum-jaroj. La tuta sciata universo devus esti globo de spaco nur ses mil lumjaroj radie ĉirkaŭ la tero. Pri ĉio preter tiom, ni ne povus scii science."

Mia edzino koleris pri tioj vortoj, sed pro kial? Mi nur elmontris simplan fakton, kion ĉiuj povas kompreni. Ni ne povas mezuri la distanco el io ajn stelo se ni ne scias la rapideco de lumo dum la tuta vojaĝo el tio. Kaj kio ni povas pensi, se la lumo ne povas vojaĝi la distancon ĉar la universo estus tro juna? Ĉu dio falsis la distancegajn stelojn? Tia mensoganto estas ĉi tiu dio!

Mi malamegas tian falsan "sciencon" kaj mi ĝeniĝas kiam mia familio postulas ke mi kredu tian amason da merdo.