2005-04-14

Ferio kun Menonitoj

Bonvolu, pardoni min pro mia prokrasto; mi ĵus revenis de multtaga ferio. Mi kaj mia edzino prenis niajn gefilojn okcent kilometroj foren al lernejon por testado. Ni instruas ilin ĉe hejmo, do ni bezonas normigitan teston por mezuri iliajn progresojn. Lastatempen, la tri maljunaj gefiloj faris bonege, sed tio estis antaŭ tri jaroj.

Nia aventuro komencis je sabata mateno. Ni decidis preni nia plej maljuna filo por testado ĉe loka mezlernejo. Tio nur daŭris je du horoj. Post tio, li sentis ke li fartis bone kvankam li ne komprenis kelkajn problemojn. Mi diris al li ke tio estas normala; por mezuri ion, oni devas provi iom suben kaj iom supren, ĉu ne? Nia filino ankaŭ partoprenis en "manĝo kaj nutraĵo" projektrenkonto por "4-H"-klubo. Post tio, ni ekveturis. La vojaĝo daŭris je kvar horoj. Ni alvenis ĉe hotelon kaj dormis maltrankvile.

Je dimanĉa mateno, ni vekiĝis kaj manĝis ĉe la hotelo. Estis senkosta matenmanĝo: kafo, cerealo, lakto, sukoj, jogurto, bolitaj ovoj, kaj freŝaj vafloj! :-) Poste, ni decidis viziti Menonitan ("Menno"-anan) kirkon. La kirko en kiu mia familia partoprenas havas similajn kantojn kaj similajn kredojn, do ni estis scivolaj pri ties kirko. Mia edzino unue volontas porti tuketon sur ŝian kapon sed mi konsilis ke tio nure aspektas stranga. (Poste, ŝi konsentis.)

Ni trovis la kirkon kaj eniris, malfrue, sed ili helpis nin sidi; virinoj maldekstren kaj viroj dekstren! Tiam mi rimarkis ke la viroj ĉiuj portis nigrajn kostumojn kaj la virinoj ĉiuj portis blankajn ĉapetojn. Tamen, ĉar ĉioj la kostumoj kaj ĉapetoj estis ekzakte samaspektaj, mi ĝojis ke ni ne provis imiti la stilon... Tio estus neebla sen embaraseco. Ni studis la biblion, kantis, kaj preĝis. Mi especiale ŝatis la "form-notan" kantlibron. Tiuj gehomoj sciis kiel kanti! Poste, kelkaj familioj invitis nin por meztagmanĝo. Mi estis embarasita pro devi rifuzi unu por la alia, sed ili komprenis kaj invitis nin por tagmanĝo la saman tagon. Tre komplezaj uloj.

Meztagmanĝo estis iomete stranga. La proprulo, S-ro Steiner, ŝajnis donema sed iel malnatura. Eble li simple ne havis multe da genio; li diris tro malrapide kaj li ne reagis koncerne pri situacioj kiuj aspektis serioze. Ekzemple, li montris lian nutraĵmiksantan aparaton kaj ni rimarkis ke la sekureca haltilo nefunkciis. Tia aparato estus facile surgrimpita per geknaboj, kiuj konstante grimpadas sur ĉion alian tien. Tia maŝino facile muelus iun ajn, kiu falus ene. Terure! Sed li lasis ĝin tiel. Tiam mi renkontis miajn plej junajn knabojn, grimpantajn en apuda fojnejo kaj mi memoris ke li ne rigardis en la miksilo antaŭ li iniciatis ĝin... Kio eblus okazi se miaj infanoj estis grimpantaj nur unu ĉambro preter?!? Post tio, mi pretendis ke mi estis lacega kaj tiris mian familion for de tie!

Ni restis ĉe la hotelo iomete kaj ripozis, eĉ dormetis. Tiam, ni veturis denove pro la tagmanĝan inviton.

La tagmanĝo estis multe pli agrabla. Tiu "Horst"-a familio ŝajnis sincera kaj amikema, kaj niaj gefiloj ĝojis ludi kun iliaj gefiloj. Ili ludis kun "Lego"-j, lud-traktoroj, kaj pupoj... kaj S-ro Horst ne timis permesi liajn gefilojn ludi kun niaj. Mia edzino kaj mi trovis multajn similaĵojn kun li kaj lia edzino, sed surprizinde ili havis pli aventurema vivo ol ni! Ili estis misiistoj ĉe Gvatemalo antaŭ tri jaroj, kaj suferis du armitaj rabadoj ĉe ilia hejmo tie. Por la vespero, ili invitis aliajn amikojn kiuj ne jam ekkonis nin, kaj tiuj gehomoj ankaŭ estis afablaj. Ni ĉiuj havis bonan tempon kaj bedaŭris foriri. Post ĝentile rifuzanta ilian inviton por trapasi la nokton ĉe ili, ni adiaŭis kaj revenis al hotelon.

Kia tago! Kompreneble, niaj gefiloj nun volas vivi kiel kamparanoj. Sed mi ne volus ŝoveli post bovoj. :-P

2005-04-06

Mezuru Antaŭe

Tio ĉi estas ŝerco, kiun mi aŭdis antaŭ nelonge...

Estis ulo kiu havis simion. Li vizitis lian amikan domon. Kiam li eniris kun simio, la simio tuj prenis pomon el tablo kaj glutis ĝin tute per unu movado.

"Ho mi bedaŭras," diris la ulo. "Li ŝatas la koloron ruĝan. Mi aĉetos alian pomon por vi baldaŭ." Sed lia amiko neis, "Ne gravas."

Poste, la sama ulo vizitis la saman amikon. Ĉi-foje, la amiko havis bovlo da ĉerizojn sur la tablo. Kompreneble, ĉar ili estis ruĝa, la simio prenis unu el ili, sed ne tuj glutis ĝin.

Anstataŭe, la simio ŝovis la ĉerizon en sian anuson, tiam elprenis kaj manĝis ĝin. Same por la ceteraj ĉerizoj unuope.

La amiko ekkriis, "Fi! Tio aĉegas! Kial ĝi faras tiel?"

"Nu," diris la ulo, "post tiu pomo, ĝi ĉion antaŭmezuras."

2005-04-01

Oportuna Tempo

Ĉi tiu tempo, kiel ĉiuj tempoj, estas tre bona se ni nur scius kion fari je ĝi.
- Ralph Waldo Emerson


Mi ĵus trovis tion citon... Ĝi estas tre stoika! :-) Mi ŝatas ĝin. Eble mi devas relegi kelkajn el liajn skribaĵojn.

Antaŭ nelonge mi malmulte kuraĝis heroe. Mi baraktis en memkompatado kaj mi neglektis miajn pligrandajn celojn. Mi opinias ke tiu ĉi cito helpos min memori miajn celojn trans la ĝenoj de familia vivado.