2005-03-22

Kiel Preĝus Ateisto?

Mi bedaŭras ke miaj enmetoj estas ĉiuj pri mia edzino kaj pri religio. Tiaj estas la specoj de problemoj kiujn mi nune traktas.

Hieraŭ, mia edzino estis disputema pri ĉio. Mi diris (mole, al la komputilo), "Hm, ĉi tio ne funkcias. Mi devas provi alian metodon." kaj ŝi diris, "Ne kriu kolere al min!" Ŝi disputadis kaj mi iam defendis, sed kiam mi pensis ke ŝi trankviliĝis, ŝi subite eliris larme kvazaŭ mi dirus ion. La paroletoj (inter larmaj eliroj) estis konfuzitaj sed unu afero kiun ŝi petis estis malnova afero. Ŝi postulas ke mi preĝus kun ŝi.

Kiel preĝus ateisto? Ŝi tre koleras kiam ŝi opinias ke mi mensogas, sed ŝi volas ke mi preĝus false? Kion mi devus diri al neekzisantan dion? Ĉu mi devus respekti la imagitan personon? Se mi preĝus, mi falsus miajn malkredojn.

Ĉu ŝi povas akiri komforton de tiaj mensogoj? Mi opinias ke tio ne konsolus ŝin. Ŝi ne scias kion, tion ŝi deziras... sed eble mi scias. Mi opinias ke ŝi nur volas regi min. Kion alian ŝi povas deziri, petadanta ke ateisto preĝus kun ŝi?

2005-03-17

Stulta Demando

Je lasta nokto, mi parolis kun la asistanta pastro de la kirko al kiu mia familio iras. Ni ne estas membranoj oficialaj, sed ni partoprenas ĉar mia edzino kaj miaj gefiloj estas ankoraŭ kristanoj. Notu, ke tiel mi estas ne. Ĉar mi tenas stoikan etikon, mi sentas ke oni devas fari tiel, kiel oni kredas esti prave. Do mi kuraĝigas (aŭ kelkfoje akre instigas) miajn familianojn por realigu ilian fidon. Laŭ mia scio, mi estas la sola ateisto kiu trenas lian familion el lito por iri al kirkon.

Nu, mi demandis de li ĉu miaj familianoj rajtus alligiĝi kun la eklezio kiel familio sed sen mi. Li jesis, sed li tiam demandis pri mi, ĉar li ne sciis ke mi ne estis kristana. Mi eksplikis ke antaŭ ok jaroj mi trovis "problemojn" pri kristanismo kaj pri la biblio, kaj mi decidis rezigni la fidon.

Evidente li mankas ĉi tian sperton... Li demandis, "Kiaj problemoj?" Mi ne mankas tian sperton. Anstataŭ pensinta pri la respondaĵo, mi pensis pri li.

Li estas edzo kaj patro de du belaj gefiloj samaĝaj ol miaj. Li estas malriĉa asistanta pastro kiu havas nenion alian salajrindan metion. Lia familio loĝas en pastrodomo kun liaj gepatroj kaj liaj patro estas la pastro de la sama kirko. Eble li estis malruze scivolema, sed kiom kostus la scion? Mi opinias ke li ne antaŭpensis pri la eblaj konsekvencoj. Kiel se li, aŭdanta miajn eksplikaĵojn, perdus lian kredon? Ĉu li estas preta? Certe ne! Se li perdus lian kredon, li ankaŭ perdus lian laboron kaj eble lian familion.

"Mi preferas ne montri al vi la kialojn," mi diris. "Eble vi kredus min, kaj via tuta vivo estus detruita."

2005-03-15

Lia Religio Kulpis

Ĉu vi aŭdis pri la mortpafado, ĉe proksima urbo "Brookfield"? Je lasta sabato, unu membro de iu kirko envenis kun manpafilo kaj mortpafis sep gehomoj kaj vundis kelkajn aliulojn antaŭ li mortpafis lin mem. Tiu eklezio ĉiufoje devas kunveni ĉe hotelon, ĉar ili ne havas sufiĉan monon por ilian propran konstruaĵon. Ĉiuj la policistoj konjektas ke la pafintulo ĝemegis pri perdita laboro aŭ pri needziĝeco ĉe la jaraĝo de 44. Tiuj kialoj eble instigas oni memmortigi, sed tiu homo havis alian celon. Li evidentege venis por murdi lian pastron. Strangege, nek ĵurnalisto nek policisto mencias ligon inter la celo kaj la motivo. Laŭ mi, ĝi estas klara.

Mi perdis mian religion dufoje. Mi konas tian doloran koleron, kion tio kaŭzas. Oni kredas kaj fidas ke per la sekvado de iaj religiaj ideoj, oni povas atingi siajn deziraĵojn... Poste oni vekiĝas kaj funebras pro perdita tempo kaj pro lasita mono. Por mi, tio ne estis ekstrema. Mi ankoraŭ dankis pro mia familio kaj mi ne fordonis tro multe da mono do mi ne mizeris. Sed tiu ĉi viro ne fartis tiel bone.

Li estis donema, eĉ donemega, sed ĉu iu ajn redonis al lin? Probable ne, ĉar ŝajnis ke li ne mankis. Li ne akiris edzinon... kompreneble ne, ĉar li ankoraŭ loĝis kun lia patrino kaj fratino, kaj li estis tro religiema en stranga kulto kiu kunvenis en hotelon! Kia stulta virino dezirus tian viron? Sed lia pastro nepre diris al li ke se li preĝus, dio donus al li liajn deziraĵojn. Estas biblia promeso!

Kiam la viro koncedis al si mem ke la promeso falsiĝis, nature li koleras kontraŭ la persono kiu puŝis tiajn promesojn... lia pastro. Eble li sentis ke lia tuta vivo estis forĵetita do li decidis mortigi lin mem, sed unue preni venĝon sur la kaŭzanto de lia suferado.

Laŭ mi, lia religio kulpis.

2005-03-14

Elektro per Marteloj

Je sabato, mi gvidis la "Elektran" projekt-kunvenon por la ĉi-loka "4-H" klubo. Ĉi tiam estis la duan fojon kiam mi instruis elektron al geknaboj. Kompreneble, miaj gefiloj ĉeestis, sed mia filino estis ankaŭ en la kudrada projekto do ŝi restis supren en la kuirejo kun mia edzino kaj ŝia klaso.

Ni estis tre bruema! Neniom delikata kudrado por ni. Mi montris kiel uzi martelon kaj najlojn, kaj ili konstruis etajn kadrojn da dika lignaĵo sammaniere kiel konstruistoj faras domomurojn. Tiam ni fiksis plastajn skatolojn interne, kaj tiris iomete rigidajn dratojn inter la skatolojn. Fine, ni konektis la ingojn kaj la ŝaltilojn per dratoj, kaj fiksis ilin en la skatolojn per la ŝraŭboj. La pli junaj knaboj konektis nur unu ingon kaj unu ŝaltilon. La pli maljunaj uzis du tri-vojajn ŝaltilojn anstataŭ unu. La ideo esits por havi la suba ingo ĉiam potenceblita sed la supra ingo regiĝi per ŝaltilo(j).

Ĉiuj la knaboj tre ŝatis frapadon per marteloj, kaj ili tiel havis solidan fortikan aferon por porti hejmen kaj poste por montri ĉe la foiro ĉi-somere. Tamen, la bruego ne plaĉas al la knabinojn, kiuj kudradis supren en la kuirejo. Ili pardonis nin ĉar mi helpis mian edzinon pretigi la desegnaĵojn, kaj ili permesas nin havi kuketojn.

2005-03-07

Sufiĉe Bona

Mi ŝatas kanzono de Sara Evans, "Perfect". De tio...
Ĉu vi ne scias ke ĉioj la fabeloj mensogas? Reala amo kaj reala vivo ne devas esti perfekta. Ĉio eta pec' de la puzlo ne ĉiam konformas perfekte. Amo povas esti kruda ĉe la randoj, disŝirita ĉe la kunkudroj. Mielo, se ĝi estas sufiĉe bona laŭ vi, ĝi estas sufiĉe bone laŭ mi. Vi estas sufiĉe bona laŭ mi.Don't you know that all the fairie-tales tell a lie? Real love and real life doesn't have to be perfect. Every little piece of the puzzle doesn't always fit perfectly. Love can be rough around the edges, tattered at the seams. Honey, if it's good enough for you, it's good enough for me. You're good enough for me.


La vortoj kiuj trafas mian koron estas, "sufiĉe bona". Tiuj signifas "akceptinda", "valora"... aferojn kiujn mi sopiras aŭdi hejmen. Sed mia edzino estas neniam kontenta pri mi. Mi ne dubas mian valoron sed ŝia senvaloriganta opinio ĝemegas min, ĉar mi devas kunvivi kun ŝi. Laŭ ĉiu aliulo mi ŝajnas mirinda sed laŭ ŝi mi estus fia sentaŭgulo.

Estas komike, ĉu ne? Mia "konvena helpantino" estas efektive mia plej kruela antagonisto.

2005-03-03

Preparado Fruktas

Antaŭ du jaroj, mi estis uzanta mia programon, mnemo, por larĝigi mian rondon da amikoj kaj konatoj. Ĉe laborejo, mi esperis ke tio valorus pro ke mi sciiĝus rekte de diversaj partoj de la kompanio. Nu, mi pravis.

Kiam unu persono venis al mian laborestron kaj petis ke mi devus iri al alia fabriko por helpi ilin, mia laborestro ridetis kaj diris, "Li estas jam iranta tien."