2005-02-23

Abdomena Ekzercado

Tri fojojn po semajno, mi vekiĝas tre frue por iri al la atletikan klubon kaj ekzerci. (Eble vi jam scias tion.) Nu... lastan lundon, mi babilis nelonge kun afabla junulino dum korangia ekzerco (sur aparato, ne inter nin) kaj ŝi demandis, "Ĉu vi provis la abdomenan klason?"

Mi pensis, "Hmmm... multaj belaj virinoj movantaj por rigardi, eble iom da du-personaj ekzercoj... Ho ja!" Do mi konsentis kun ŝi ke ni renkontos ĉe tiun klason je la sekvanta merkredo. ...Hodiaŭ.

Mi alvenis cxi-matene, prenis maton kaj pezaĵetojn, kaj la klaso komencis.

Ho, miaj muskoloj! Mi volis rigardi la belulinojn movantajn sed mi estis tro okupita, provanta ne ĝemi pri la malfacileco. Probable, mia mieno montris mian penegon. Ĉu iu junulino flustre ridis? Eble mi imagis ĝin.

Ne ĉio ekzerco estis malfacila. Mi fartis bone po totalo, kaj mi planos ĉeesti denove. Sed mi iros pro la ekzerco, ne pro la vidaĵo. Eble iam mi estos parto de la loganta vidaĵo. ;-)

2005-02-01

Mi Povas Kovri Mian Pugon

Ĉu mi ŝajnas ĉiam feliĉa, kiam mi babilas kun vi? Nemirinde kara, estas pro ci. Mi tajpas, legas, kaj ridetas. Ni interprenas ĝojon, ĝenon kaj konsilon aŭ nur la veteron. Vi klarigas mian menson kaj heligas miajn okulojn. Koran dankon!

Mi havis teruran semajnfinon, kiel vi probable jam aŭdis sendetale. Mallonge, ĝi komencis tiel...

Ĉi-sabato matenen, nia tuta familio iris al la atletikan klubon por klasoj kaj ekzercoj. Tio fartas bone, kaj mi eĉ konversaciis kun agrabla junulino pri la ĝojo de rok-grimpado. Ŝi plej ŝatas suben iradon, malrapidan, pendantan jungite... Interesege! (Ho, mi estis tro longe redaktanta la Sekretaj Sonetoj, cxu ne?)

Nu! Kie mi estis? Ho, jes... Sabatan matenon.

Poste ni haltis dum niaj veturo hejmen por aĉetado en butikon malmultekosteman. La signo deklaris, "Ĉio vestaĵo, du dolarojn!" Mia edzino volis ke mi serĉu pantalonojn kaj ĉemizojn, kaj mi faris tiel. Kiam mi finis trarigardinta la aĉajn vestaĵojn, ne trovinta gemon inter karboj, mi vagis al la librojn kaj aparatojn. Post mallonga tempo, mia poŝtelefono sonoris. Estis mia edzino, de tri vicoj for. Mi premis la butonon markitan "ignori", kaj promenis al ŝin.

"Kial vi ne rigardis tiojn ĉi vestaĵojn?" ŝi demandis.

"Mi vere faris. Ili aĉas," mi respondis.

"Vi ne serĉis neniom. Vidu tiu ĉi pantalonon."

"Vidu la truon ĉe la postaĵo."

"Fi. Nu, tiu alia ĉi estas bone. Prenu ĝin al ŝanĝoĉambron kaj provportu ĝin."

Mi prenis la pantalonon kaj tenis ĝin apud mian ventron. "Sed tiu ĉi ne atingas ambaŭ miajn koksojn, kaj la gamboj haltas meze de miaj kruroj. Ne. Ne aĉetu ĝin."

"Almenaŭ vi devas provi."

Ni disputis inter ni iomete, ĝis fine mi elvenis al la aŭton. Poste, ŝi elvenis kaj ni daŭras nian veturon hejmen... sed mi devis aŭdi pri la pantaloneto dum la tuta vojo. Tiam mi devis aŭdi pri ĝi plue, ĝis mi cedis kaj reveturis al la aĉan butikon por aĉeti la pantalonon (kiun ŝi kaŝis inter la ĝinzojn). Mi trovis, provis, kaj aĉetis ĝin malgraŭ ĝi estis evidentege tro malgranda. Mi prenis ĝin hejmen kaj metis ĝin al ŝi...

Ĉu ŝi bedaŭris? Ne, kontraŭe... Ŝi daŭris! "Vi devis aŭskulti min!" "Vi ne scias pri vestaĵoj!" kaj tiel plu, kaj tiel plu, kaj tiel plu...

Tiel komencis mia semajnfino. Eĉ ankoraŭ, mia edzino kredas ke mi ne povas kovri mian propran pugon.