Hodiaŭ mi havis grandan aventuron sur la akvo.
Mia edzino vokis min ĉi-matenen per telefono kaj diris al mi ke la tualetujo superŝutegis. "La akvo estas kvin centimetroj profunde!" Nu, kompreneble ĝi ne estas tiom profunde sed mi instruis mian filon kiel fermi la klapon. (Li estas la brava riparanto kiam mi estas ĉe laborejo.) Tiam mi promesis reveni hejmen dum meztagmanĝa paŭzo por kompletigi la riparon.
Kiam mi finfine envenis, ŝi havis plu malbonan novaĵon; ankaŭ la kelo inundiĝis. Mi ŝokiĝis! "Nu, unu afero po foje," mi diris. "Akvo fluas malsupren. Ni komencu de la supro."
Kio okazita estis simple ŝtopaĵo. Tio estis facile riparita.
Sed por sorbi la akvon, ili ne reuzas unu ĉifono, vringita en sitelon. Ne. Ili uzas ĉiojn tukojn en la domo kaj poste ili metis la tukojn en la vestlavilon samtempe, ...sed ne ĉiuj. La ceteraj ili metis en la lavabo, en kiun la vestlavilon ŝutas ĝian malpuran akvon. Do ankaŭ la lavabo superfluegis kaj malpura, sapa akvo fluis trans la kelan plankon. Feliĉe, la planka dreno funkciis kaj la malpuraĵo ne sternis tro fore.
Do mi purigis kaj rekontrolis ke ĉio bone funkcias antaŭ mi revenis al laborejon. Kiam ili aŭdis pri mia aventuro, mia kunlaborantoj nomis min, "Noe".