2005-05-17

Mefito!

Jen, la mefito. Mi trovis ĉi tian besteton en mia kaptilo je lasta semajno, sed oni neniam deziras trovi mefiton.

Mia anasino, Lilio, loĝas en dometo malantaŭ mia domo. Ĉirkaŭ ŝia dometo kaj iom da herbaĵo estas "kokdrata" barilo. Mi antaŭe pensis ke tio barus kuniklojn kaj mefitojn, sed mi ne konsideris ...la bananon. Iu el miaj gefiloj donis pecon da banano al Lilio, sed ĝi ne plaĉas al ŝi do ĝi restis teren ĝis nokten. Nu mi nun scias ke banano estas favorata manĝaĵo de la mefito. La mefito puŝis sin mem sub la barilo por akiri la bananon kaj poste esploris la kaptilon. Kompreneble, ĝi kaptiĝis.

Kiam mi alproksimis, ĝi turnis sin mem kaj levis sian voston por ŝpruci min per odoraĉa fluidaĵo. Kiam tiu aventuro estis finita, mia tuta tereno odoraĉis. Feliĉe, ni ricevis pluvon dum kelkaj tagoj poste.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home