2005-05-02

Falsa Scienco

Je lasta semajno, mia familio spektis bendregistritan televidan programon pri astronomio. Ĝi traktis distancegajn stelojn kaj gloris dion pro la grandeco de lia kreaĵo... sed mi pensis...

"Se la universo estis ekkreita antaŭ nur ses mil jaroj, do ni ne povas vere vidi lumon de objektoj plidistancaj ol ses mil lum-jaroj. La tuta sciata universo devus esti globo de spaco nur ses mil lumjaroj radie ĉirkaŭ la tero. Pri ĉio preter tiom, ni ne povus scii science."

Mia edzino koleris pri tioj vortoj, sed pro kial? Mi nur elmontris simplan fakton, kion ĉiuj povas kompreni. Ni ne povas mezuri la distanco el io ajn stelo se ni ne scias la rapideco de lumo dum la tuta vojaĝo el tio. Kaj kio ni povas pensi, se la lumo ne povas vojaĝi la distancon ĉar la universo estus tro juna? Ĉu dio falsis la distancegajn stelojn? Tia mensoganto estas ĉi tiu dio!

Mi malamegas tian falsan "sciencon" kaj mi ĝeniĝas kiam mia familio postulas ke mi kredu tian amason da merdo.

1 Comments:

regin larsen said...

saluton! mi trovas vian blogon tre interesa ĉar ĝi pritraktas temojn, kiuj pensigas min. mi certe revenos poste por legi plu!

bonan blogadon! :)

8:10 PM  

Post a Comment

<< Home