2004-12-30

Eĉ nobla koro kelkfoje mankas.

Kio instigas min? Kelkfoje, mi opinias ke mi povas ŝanĝi la mondon. Tiam mi deziras verki softvaron aŭ plulerni esperanton. Alifoje, mi sentas ke ĉio mia laboro sencelas kaj mi aŭskultas al pli bazaj deziroj. Ofte, mi ne certas kiu el tiuj ĉi vojoj mi sekvas aŭ kiu estas pli bezonata.

Hodiaŭ mi vekis frue por verki respondojn laŭ scienco por nova kurso ĉe lernu.net. Mi sentis ke la manko de logika voĉo estis tre grava. Sed poste dum labortago mi koketis retbabile kun retamikino korvolante, eĉ vespirante. (Sa, Sara! ;-)

Mi daŭros verki la sciencajn respondojn ĉi-vesperen. Tio ne ŝanĝiĝis. Eble mi nure bezonas plua 'atenton' de mia edzino sed ŝi neofte volontas. TIO min freneziĝas. En mia koro mi penas fari noble sed mia kolo klinas al ĉion ajn kareson.

2004-12-22

"Turnado"

Ĉi-semajnen, mi ekkomencas klason nomita "Turnado" (angle "Spinning", sed mi preferas la esperanta vorto) je la atletika klubo. Ĝi estas kvardek kvin minutoj sur restaj bicikloj, kaj ĝi ne facilas!

Mi matene ekzercas tri tagojn el ĉiu semajno. Dum la du jaroj de mia membreco en la klubo, mi sentas kiel parto de grupo anstataŭ kiel vizitanto. Mi lernis la nomojn de aliaj membroj, laboristoj kaj trejnistoj. Mi ekkutimis renkonti aliajn frekventantojn kaj ni diras ŝercojn kaj interŝanĝas konsilojn en la ekzercejo aŭ la saŭno. Nature, mi volas ekkoni plu da tiuj ĉi personoj per aliĝi aliajn subgrupojn.

Krome, ĉi tiu "Turnado" klaso estas io diferenca ol la antaŭa rutino. Mi ŝatas la ekzercon, sed eĉ pli la 'vidaĵo' plaĉas al mi! Ĉi tiun klason ne toleras dikulinoj. ;-)

2004-12-21

Malfacile Trovita Donaĵo

Dum la semajnoj antaŭ la kristnaska ferio, multaj uloj serĉas donaĵojn por iliaj amatoj. Kelktempe, la trovado por la ĝusta donaĵo estas tre malfacila.

Mi iris al muzikilan vendejon ĉi-tagmezen. La butiko plenas kun klientoj sed mi ne havis multe da tempo, do mi rekte iris al la flanko kie mi vidis vendiston inter pianoj.

Li ŝajnis iomete laca, kaj diris, "Saluton, Sinjoro. Kiel mi povas helpi vin?"

Mi respondis, "Mi serĉas klavaron."

Do nature li demandis, "Nu, kie vi laste vidis ĝin?"

:-)

2004-12-06

ia heroo...

Ja, ia heroo mi estas.

Lastatempe, mi ne fieras pri mi mem. Mi manĝas tro, do mi iomete pezas tro (+2kg). ofte mi estis laca, do mi ne vekis frue por miaj personaj laboroj.

Mi iĝas ja malavara kiam mia edzino plendadas. Ĉu ŝi malamas min? Ŝajnas do. Kial mi restas kun ŝi? Mi ne scias. Ne estas pro niaj gefiloj.

Mi sentas kulpa kiam mi pensis pri ĝi. Kiel mi povas esti tiom nezorgema? Sed mi memoras kiam mi iris al Kalifornion kaj vivis tien dum ses monatoj. Mi sentis... neŝarĝita.

Mi ne deziras iri hejmen. Mi ne deziras aŭdi plu da plendaĵojn. Mi ne deziras porti la culpon, pro mi neniam plensatas iliajn ĉiajn petadojn. Ĉu ne estas sufiĉe, ke mi akiras salajron, ke mi riparas meblojn, ludilojn, aparatojn, kaj la domon, ke mi instruas miajn gefilojn, kaj tiel plu? Ĉu ne estas sufiĉe bone, ke mi *ĉiam* estas la persono kiu unue penas fari paco inter ni?

Mi estas laca kaj soleca, kaj mi ne deziras ludi plu kiel heroo.

Sed kiel alie?

Mi korvolas ke ŝi ne malamus min. Kial ŝi malamas min?