Simplesto - simpla alfabeto fonetika
de Rick (Riĉjo) MILLER
Simplesto estas fonetika alfabeto por skribi la anglan.
Mi inventis Simpleston dum miaj mezlernaj jaroj.
Literoj kaj ortografioj interesis min, kaj mi deziris
sekretan alfabeton por skribi notojn inter mi kaj mia
amiko.
Post tiam, mi uzis ĝin iomete por skribi la prononcon
de nomoj, speciale se mi ne sciis ties literumon.
Mi instruis ĝin ankaŭ al mia koramikino por korespondi
pli private malgraŭ ni sendis poŝtartojn anstataŭ leteroj
en kovertoj. Ni volis ke nek miaj samĉambruloj nek ŝia
patrino neniel povus legi niajn vortojn. Nun, tiu koramikino
estas mia edzino, sed miaj literoj ne plu ŝin interesas.
Kiam mi komencis instruanta miajn gefilojn kiel legi,
denove mi uzis mian Simplestan alfabeton por montri al
ili la diversajn sonojn kaj la anglan ortografion.
Literoj
| Simplaj Simboloj kiel Esperanto |
 a |
 b |
ne 'c' |
 ĉ |
 d |
 e |
 f |
 g |
 ĝ |
 h |
| ne 'ĥ' |
 i |
 j |
 ĵ |
 k |
 l |
 m |
 n |
 o |
 p |
| ne 'r' |
 s |
 ŝ |
 t |
 u |
 ŭ |
 v |
 z |
| Simplaj Simboloj kiel la Angla |
 en: tAp |
 en: AWE |
 en: sIp |
 en: soNG |
 en: Ring |
 en: THing |
 en: THen |
 en: Up |
 en: wOOd |
 vokaleto |
Historio
Mia mezlernejo postulis klason biblia je ĉiuj studentoj, dum ilia
unua jaro. La instruisto estis juna viro kiu ŝatis kapti notojn,
pasantajn tra la klaso kaj legi ilin parole por embarasi la
korespandantojn. Nu, je frue en la jaro, li donis taskon al nin
klasanojn: ni devis lerni kiel paroli la "Patro Nia" laŭ la pratempa
greka lingvo. La plej granda problemo estis ke nek la studentoj nek li
sciis tiun lingvon.
"Ne gravas," li diris al ni, "mia amiko skribis ĝin per anglalingvaj
silaboj, por ni povu paroli ĝin." Eĉ nun, mi memoras iom de tiu
aĉa transliterumo:
PAH-TARE HAY-MOAN, HOE EN TOIS HOO-RAH-NOIS,
AH-GEE-AHS THAY-TOE TAH OH-NO-MAH SUE...
Mia menso abomenis tian skribmetodon tiom multe, ke mi serĉis kaj
lernis la veran grekan alfabeton, kaj provis re-transliterumi tiun preĝon
reen, en grekajn literojn.
Post tiu ekzerco, mi trovis ke mi povus skribi normalajn vortojn
per grekaj literoj, se mi uzus iom da anglaj literoj kelkfoje.
Mi montris ĝin al mia amiko, kaj ankaŭ li lernis ĝin facile.
Tiam ni sciis, kion ni devis fari.
Je iu tago, dum biblia klaso, la instruisto kaptis noton el knabina mano.
Li legis ĝin parole, kaj la duono de la knabinoj en la klaso estis tre
embarasita. Post tio, mi skribis noton al mia amiko kaj agis kiel mi
provis kaŝi ĝin. Trafis! Li rimarkis mian noton kaj ordonis min doni
ĝin al li. Li malfaldis la noton kaj skanis ĝiajn liniojn. Ĉiuj la
knabinoj kriis laŭte, "Legu ĝin! Legu ĝin!"
Li refaldis la noton kaj metis ĝin sur lian labortablon.
La knabinoj kriis plu, sed li ŝtopis ilin diranta, "Ĉiu, kiu volas legi
ĝin, rajtos fari tiel post la fino de la klaso." Mia amiko kaj mi ridis
longe pri tio, sed neniu sciis la kialon ĝis la klasfino.
Kelkjaroj poste, mi parolis kun tiu instruisto. Li eĉ dankis
min pro tiu noto, kiu instigis lin por lernu la pratempan grekan.
|