2006-02-14

Florida Ferio

Mi freŝdate revenis el mia ferio ĉe Florido.  Mi prenis mian familion al la bordoj de la Atlantiko kaj la Golfo de Meksiko, kaj ni trovis ŝeletojn kaj spongetojn.  Kompreneble ni vizitis Dizni-Mondon; ambaŭ la "Magia Regno" kaj la "Animala Regno".  (Tioj estis multekostegaj!)  Ni ankaŭ vizitis malgrandan parkon, la "SanktoLanda Sperto", kiu temas pri Israelo dum la periodo de Jesuo.  Ni ne ripozis, anstataŭe plue turneantaj la Kennedy-an KosmoCentralon, la Muzeon de Scienco ĉe Tampo, kaj la produktejon de oranĝa suko, "Florida's Natural".  Ni eĉ trovis tempon por viziti lokan kirkon je merkreda nokto.

Ĉi ĉiom okazis de lundo al dimanĉo, nur sep tagoj.  Ve... mi esperis ripozi iomete, sed estis ne.

2006-02-03

Mi Ferios ĉe Florido

Baldaŭ mi ferios kun mia familio ĉe la usona ŝtato de Florido. Ni vizitos Dizni-Mondon kaj la Kennedy Kosmo-Centralon, sed ni ankoraŭ planas aliajn aferojn. Ĉi tiu estas mia unua sperto pri turismo per Expedia.com, de kie ni rezervis ĉion: flugbiletoj, domo, kaj aŭto. Mi esperas ke ĉio okazos senprobleme.

Ni luos tri-dormoĉambran domon, anstataŭ hotela ĉambro. Ankaŭ tio diferencos. Ni bazos nian aventuron tie, ĉe la urbo de Kisimio apud Orlando en la centro de la ŝtato. Probable, ni ne prenos komputilon... sed se ni ege bezonas tion, ni povos viziti la bibliotekon. Mi suspektas tamen, ke ni trovos ĉiom de la informo kiun ni eble bezonos ĉe iu hotelo aŭ turisma informocentro.

Unu tuta semajno. Mi devos preni esperantlingvan libron kun mi por praktiki la lingvon, tamen mi sopiros miajn retajn geamikojn.

2006-02-02

Eŭropa Lingva Stulteco

Mi ĵus legis pri ŝanĝoj ĉe la "Eŭropaj Lingvoj" paĝaro.  Kia stulteco!

Ili havas nur dudek "oficialajn lingvojn" sed ili ankaŭ pretendas ke ĉiuj eŭropaj lingvoj estas "egalaj".

Kiom "egala" sentas la parolanto de la kimra, eŭska, aŭ kataluna?

Kaj kial diferencigi laŭ "eŭropaj lingvoj"?  Ĉu ili ne lernis de la freŝdata tumulto en francio, ke ili havas multajn gehomojn kiuj parolas ekstereŭropajn lingvojn de afriko kaj azio?  Kial oni rifuzas rajtojn por ili?

Ili scias ke tradukadon al kaj de ĉiu lingvo ne eblas.  Ili scias ke si bezonas neŭtralan lingvon kiu estas facile lernebla.  Kial ili kalumnias aŭ ignoras Esperanton?

Ŝanĝu Vian Kurson

Ĉi tiu estas teksto de reala radiokonversacio de usona ŝipo kun aŭtoritatoj apud la bordo de "Newfoundland" je oktobro, 1995. Ellasita per la Ĉefo de Mararmeaj Operacioj je novembro, 1995.

Usonanoj: Bonvolu distri vian kurson je 15 gradoj norden por eviti kolizion.

Kanadanoj: Ni rekomendas ke vi distru vian kurson je 15 gradoj suden por eviti kolizion.

Usonanoj: Ĉi tiu estas kapitano de usona mararmea ŝipo. Mi rediras, distru vian kurson.

Kanadanoj: Ne. Mi rediras, vi distru vian kurson.

Amerikanoj: Ĉi tiu estas aviadiloportanta ŝipo USS Lincoln, la duan-plej-granda ŝipo el la usona atlantika ŝiparo. Ni estas akompanita per tri "detruantoj", tri "vojfarantoj", kaj multaj apogantaj ŝipoj. Ni ordonas ke vi ŝanĝu vian kurson je 15 gradoj norden, tio estas unu-kvin gradoj norden, alikaze kontraŭagoj estos faritaj por certigi la sekurecon de ĉi tiu ŝipo.

Kanadanoj: Ĉi tiu estas lumoturo. Vi decidu.

2006-02-01

Riparu Mian Komputilon