2006-01-31

Pri Kio Vi Revas?

Je lasta merkredo, mi kaj mia edzino partoprenis en "emeritoplananta" vespermanĝo.  Per invito de profesia financoplanisto, ni manĝis stekon kaj poste ni aŭskultis lian prelegon.  La steko bongustis kaj la prelego enhavis kelkajn interesindajn punktojn sed la plej grava temo (laŭ mi) estis aron de simplaj demandoj.

"Kiel vi volos vivi emerite?  Kion vi volos fari?  Kien vi volos vojaĝi?  Pri kio vi revas, por via emeriteco?"  La preleganto rakontis pri lia ofta sperto, demandanta ĉi tiel.  "Mi fiŝkaptos!" deklarus edzo sed lia edzino tien demandus de la edzo, "Kun kiu vi fiŝkaptos?"  Tro ofte, laŭ la parolanto, geedzoj ne diskutas ĉi tiajn aferojn.  Dum li diris ĉi tion, mi rigardis mian edzinon signifante.  Kiam ni eliris, mi demandis, "Kiajn sonĝojn havas vi, por nia estonteco?"  Ŝi nek respondis nek rigardis je miaj okuloj.  Eĉ dum kelkaj tagoj poste, ŝi ne volis respondi pri ĉi tiu afero.

Ĉu ŝi abomenas la penson pri pliaĝantaj ni kune?  Eble. Ŝajnas ke ŝi jam abomenas vivanta kun mi, kaj mi ne povas imagi la kialon, tial mi restus kun iu, kiu malamas min.  Ĉu ŝi aŭ mi iniciatos la malgeedziĝon?  Kaj kiam?

Ve!  Jen nia emerita plano.

2006-01-30

Bonaĵo aŭ Malsano?

Laŭ universitata raporto (Sciencema Menso Ligita al "Memismo"), la emo por sistemigado estas laŭ biologiaj trajtoj.  La plej forta formo de tiu ĉi efiko estas la malsano, "memismo" (angle, "autism") kaj la plejmulto da 'viktimoj' estas malinaj.
En papero eldonita per la gazeto "Archives of Disease of Childhood" ("Arkivoj de Malsano de Infaneco"), Profesoro Baron-Cohen nomigas sciencistojn, matematikistojn, kaj inĝenierojn kaj la similajn kiel "sistemigantojn".
Ili lertas je analizado de sistemoj - ĉu estas veturilo aŭ matematika demando - por kompreni kiel tio funkcias.
Sed ili ankaŭ emas malpli interesita je la sociala parto de vivo, kaj povas montri konduton kiel obsedo pri detalo - klasikaj trajtoj de memismo.
Samtempe, mi studas genetikon kun mia plejaĝa filo.  (Tio estis la temo de lia biologia klaso antaŭ unu aŭ du monatoj.)  Ĉi tiu raporto memorigas min pri laŭseksa genetika defekto.  Sed, ĉu ĉi tio surprizas iun?

El pratempaj legendoj de ĉiu kulturo, ni aŭdas pri ia strange-potenca kriplulo ĉu ne?  Blinduloj kaj surduloj, oni supozas, kreskas plipotencaj je aliaj sensoj... eĉ al ekstremo kiel blinda orakolo.  Kiom  pli komunaj estas la ideoj de la stulta geniulo, la forgesema profesoro, kaj la malsociema inĝeniero?

Ja tiel mi ĉiam opiniis ke mi iel stultis, speciale pri emocia komunikado kaj sociaj situacioj.  Mi komprenas nur la vortojn diritajn, sed mi ĵus komencas kompreni la ceteron.  La etoso, la mieno, la korpolingvo... tioj estas tro multe da informaĵo por mi kompreni entute.  Kelkfoje mi pensas ke gehomoj povus sufiĉe komuniki (por socialaj celoj) tute senvorte, kiel simioj, sed mi komprenus nenion.  Sed "simplaj aferoj", kiel komputila programado aŭ elektrotekniko... tiujn mi komprenas facile.

2006-01-26

Trajnospuroj

Oni ne povas diveni la veturodirekton de trajno per ekzamenanta la relojn.

2006-01-23

Rakonto pri Magio

(Ĉi tiu rakonto estas tradukita kaj ĉerpita el la angla "Jargon File", A Story about 'Magic')

Je kelkaj jaroj antaŭ nun, mi (GLS) inspektis la ŝrankojn, kiuj enhavis la PDP-10 de la MIT laboratorio de Artefarita Inteligenteco, kaj mi rimarkis etan ŝaltilon gluitan al la kadro de unu ŝranko.  Ĝi estis evidente 'hejmfarita' afero, aldonita per unu el la elektronikaj hakantoj (neniu sciis kiu).

Oni devas ne tuŝi nekonitan ŝaltilon en komputilo sen sciante tion, kion ĝi farus, ĉar si eble kraŝigi la komputilon.  La ŝaltilo estis markita per plej malhelpanta metodo.  Ĝi havis du situojn, kaj skribaĉita per krajono sur la metala ŝaltilokorpo estis la vortoj, "magio" kaj "pli da magio".  La ŝaltilo restis ĉe "pli da magio".

Mi vokis alian hakanton por vidi ĝin.  Ankaŭ li neniam antaŭe rimarkis la ŝaltilon.  Plua esplorado malkaŝis ke la ŝaltilo havis nur unu draton kurantan al ĝi!  La alia fino de la drato malaperis en la enigmon de dratoj en la komputilo, sed estas baza fakto de elektro ke ŝaltilo ne povas fari ion sen du dratoj konektitaj al ĝi.  Ĉi tiu ŝaltilo havis draton konektita ĉe unu flanko kaj nenion ĉe la alia flanko.

Klare, ĉi tiu ŝaltilo estis ies petolaĵo.  Konvinkita per nia rezonado ke la ŝaltilo estis senfunkcia, ni ŝanĝis ĝin.  La komputilo tuj kraŝis.

Imagu nian profundan ŝokon.  Ni ridis pri ĝi kiel simpla kongruaĵo, sed tamen remetis la ŝaltilon al "pli da magio" antaŭ ni revivigis la komputilon.

Post unu jaro, mi diris al alia hakanto (David Moon, se mi memoras) ĉi tiun rakonton.  Li klare dubis mian mensan sanecon, aŭ suspektis ke mi superstiĉis pri la ŝaltilon, aŭ eble opiniis ke mi mistifis lin per senvera rakonto.  Por pruvi ĝin al li, mi montris al li ja tiun ŝaltilon, ankoraŭ gluitan al la ŝranka kadro kun nur unu drato konektita al ĝi, ankoraŭ ĉe "pli da magio".  Ni rigardis la ŝaltilon kaj ĝian solan konektaĵon kaj ni trovis ke la alian finon de la drato, kvankam konektita al komputila cirkvitaĵo, estis konektita al tero (neŭtralo).  Tio klare montris la ŝaltilon duoble senutila: nesole estis ĝi elektre nefunkcianta sed ankaŭ konektita al lokon, kio ne povus efiki ion ĉiukaze.  Do ni ŝanĝis la ŝaltilon.

La komputilo akurate kraŝis.

Ĉi-okaze ni kuris por voki Richard Greenblatt, longtempan hakanton de MIT, kiu proksimis.  Ankaŭ ni neniam rimarkis la ŝaltilon.  Li inspektis ĝin, konkludis ke ĝi estis sentaŭga, akiris oblikvan dratotondilon kaj eltondis la ŝaltilon.  Ni tiam revivigis la komputilon kaj ĝi estis funkcianta eĉ ĝis nun.

Ni ankoraŭ ne scias kiel la ŝaltilo kraŝigis la aparaton.  Ekzistas teorio ke la cirkvito apud la tera konektaĵo estis bordema, kaj ŝanĝante la ŝaltilo diferencigis la elektrajn trajtojn sufiĉe por ŝanceli la cirkviton dum la miliardono-sekundaj signaloj iris transe.  Sed ni neniam scios certante; ni nur povas diri ke la ŝaltilo estis magia.

Mi ankoraŭ tenas tiun ŝaltilon en mia kelo.  Eble mi stultas, sed mi tenas ĝin ĉe "pli da magio".

2006-01-19

La Speciala Infero

Ĉu vi vidis la televidan sciencofikcion, "Fulgoro"?  ("Firefly")  Unufoje, la pastro (nomita "Librulo") avertis la kapitanon pri la rezulto de seksumo kun trojuna knabino.  Librulo diris, "por tia fiulo, rezultos la SPECIALA infero.  Tien estos fiuloj, impostokolektistoj, kaj tiuj, kiuj parolas laŭte en la teatro!"

Mi memoris tiun averton kiam mi respondis al unu el miaj geretamikoj, pli ĝuste al juna retamikino.  Ŝi aĝas nur dek sep jaroj sed, VE!  Tiom belege!  Sed ŝi ne estas sola.  Mi pasias pri preskaŭ ĉiuj miaj retamikinoj.  Kiam mi skribas, mi sopiras forflugi el mia familio, el mia lando por renkonti tiun diinon persone.  Eble la Diablo devos krei specialegan sekcion de la speciala infero por mi.

Mi memoras ĉi tiun senton, kiel ĝi temis pri mia edzino.  Mi ofte revekas tiun memoraĵon kaj provas esprimi ĝin al ŝi, sed ŝi forpuŝas min per vortoj aŭ per manoj.  Mi volus adori ŝin, sed ŝi povas pardoni neniom da miaj pekoj, nek realaj nek imagitaj.  Jen la speciala infero, kien mi jam vivas.

2006-01-18

Interesa Libro

Je lasta semajno, mi rimarkis mencion pri interesa libro: "Ishmael" de Daniel Quinn.  Mi serĉis ĝin ĉe la lokaj bibliotekoj (per la interreto) kaj intencis elpreni ĝin, sed mi ne povis fari tiel ĝis hieraŭ.  Mi legis iomete je lasta nokto, kaj iomete je ĉi tiu mateno.  Mi plue legis ĝin dum la meztagpaŭzo kaj mi atingis la okdek kvinan paĝon.  La legado estas facila sed la temo facilas ne.

La libro temas pri ulo, kiu trovas reklamon en ĵurnalo:
INSTRUISTO SERĈANTA LERNONTON
Tiu devos havi seriozan deziron por savi la mondon.
Aperu persone.
La instruisto (Iŝmael) estas gorilo kiu konversacas kun la heroo per telepatio.  Pli strange, post lia ekspliko tio eĉ ŝajnas ebla!  Laŭ la gorilo, ni (la homaro) estas kaptuloj de nia kulturo... ne la kulturo de iu lando sed la tuta kulturo de homara civilizeco.  Eble pro tio la instruisto devas esti nehoma.

Iŝmael demandis, "Ĉu vi volas detrui la mondon?"  Kompreneble la heroo neis, sed la instruisto tiam demandis, "Do, kial vi haltas ne?"  Iom po iom, Iŝmael proponis, ĉiu persono doloras la mondon kaj ne devas halti ĉar ni ĉiuj estas kaptitaj per nia civiliza kulturo.  La gorilo promesas ke ĝi montru al la heroo la nevideblajn barilojn de la kultura kaĝo, kaj komencas per la koncentrado de "la historio"... la mito kion la civiliza homaro aktigas.  Ĝis tio mi jam legis.

Mi estas tre tentita iri al la fino de la libro por eltrovi kiel mi povus savi la mondon, sed la libro estas fikcio.  Eble ĝi povas inciti pensado, tamen ĝi estas fikcio.  Mi povas atendi.

2006-01-16

Mi Rajdas la Buseton

La kompanio, kien mi laboras, havas problemon.  Ni ne havas sufiĉe da parkejoj por niaj aŭtoj, do la kompanio komencigis novan programon: la parkeja buseto.

Pluraj el ni estis volontaj por pruvi la novan ideon.  (Efektive, ĝi estas malnova ideo ĉar la kompanio faris tiel antaŭen.)  Ni lasas niajn aŭtojn ĉe iome distanca parkejo kaj ni rajdas la buseton al la laborejo.  Por rekompensi nin, la kompanio donas al ĉiu rajdanto lignaĵan diskon kiel monero por uzi ĉe la manĝokamiono.  Eble ĉi tiu afero ne helpos mian dieton sed la rajdo plaĉas al mi.  Tio estas bona ŝanco por konversaci familiare kun miaj kunlaborantoj.

La buseto estas tiu speco, kiun oni uzus por porti geknabojn al lernejo.  Estas tre humure, vidante tian buseton plenigitan per maturaj gehomoj.

2006-01-13

Ĉio Ŝanĝiĝas

Tretu flueton
Sed jen,
ĝi jam pasintas.
Ĉio ŝanĝiĝas.


...sed ŝanĝoj tro ofte ciklas.  Mi ne volas reveni al la aĉa frenezeco de la pasinteco.

2006-01-12

Komputilaj Eroj

2006-01.dsc03480 Je lasta vespero, la komputila grupo el la loka "4-H" junulara klubo renkontis ĉe mia domo.  Dankinde, mia nova plankofarbo sekiĝis sufiĉe!  Mi antaŭpretigis funkciantan komputilon kun Linukso sed la precipa celo estis ke ili malmuntu ĝin.  La komputila grupo konsistis nur de virknaboj, bedaŭrinde.  La patrino de du el la knaboj estis la sola ino en la domo, ĉar mia edzino kaj filino iris al kirko.

Mi opinias ke la knaboj lernis multe.  Ilia gvidanto, Taĉjo, montris la erojn kaj iliajn nomojn.  Mi nur helpis kiam li trovis ion neatenditan.  Je la fino, mi montris al ilin kiel enmeti labormemorajn kartetojn, kaj ili ĉiuj provis tion sukcese.  Tiam mi pakis la erojn nefiksitajn en la komputilan ŝelon.

Je la sekvanta monato, ili provos remunti ĝin.  Se ĝi funkcios, eble unu el ili ricevos "novan" komputilon, kiun ili konstruis per siaj propraj manoj.

2006-01-09

Laborplena Semajnfino

Oni diras ke ĉiu virino estas malfacila por kunvivi, kelkfoje.
Tiel mia edzino superas.

...sed legu plu, ĉar mi ne volas plendi pri ŝi denove.  Anstataŭ tio, mi priskribos mian laborplenan semajnfinon.  Kvankam mi ne ĝuis la tempon, tamen mi atingis multe.

Unue post laboro je ĵaŭdo, mi veturis al la domo de mia frato, Briano.  Li donis al mi plurajn komputilajn erojn por la junulara klubo.  Mi promesis liveri unu aŭ du malnovajn komputilojn al la komputila projekto, por la junuloj malmuntu ilin por lerni pri la partoj.  La komputiloj ne devis funkcii, sed mi provis munti unu sistemon funkciantan.  Kompreneble, mi instalis ("kubuntu"-an) Linukson.

Je sabato, mi drenis kaj replenigis la motoroleon en unu el miaj aŭtoj.  Mia filo Danĉjo ĝuis "helpi" min malgraŭ la temperaturo estis sub 0°C.  Ni ankaŭ instalis novan oleofiltrilon kaj prenis la malpuran oleon al la reuziganta kompanio.  Rekompensante, mi tiam prenis lin kaj lian plijunan fraton Joĉjo por naĝi ĉe la atletika klubo.

Mi fine instalis funkciantan lumilon ekster la malantaŭan pordon de mia domo.  Tiu eble ne ŝajnas grava laŭ vi, sed aŭskultu...  Ĉiu-nokte, kiam mi iras por endomigi mian anasinon, mi malfermas la pordon kaj aŭdas ion, kurantan for de la domo.  Mi ne povas vidi ĝin sed mi scias la sonon...  Mefito!  Mi certas ke iu tago mi surprizus ĝin kaj ĝi odorŝprucus min.  Sed nun, mi povas briligi la lumon, do la mefito forkuros senodore antaŭ mi malfermos la pordon.

Mia alia (pligranda) atingo ĉi-semajnfine estis en la kelo.  Mi pakis kaj movis ĉion el unu duono en la alian.  Mi forĵetis multajn sentaŭgajn aferojn, kiuj restis forgesitaj tien.  Tiam mi balais la malplenitan porcion, brosigis la plankon kun sapa akvo kaj gargaris ĝin per pura akvo.  Eĉ nun tiu konkreta planko sekiĝas por ke mi laboru plu ĉi-vesperen.

Kial mi faras tiom multe da laboro anstataŭ ripozanta?  Ni havas planon.  Mi tegos la plankon per dupartorezinan farbon (angle, "epoxy paint").  Post tio, mi planas pendigi "falsan plafonon" super unu parto kaj munti plibonan lumilon en tio.  Tien ni havos prezenteblan areon por konduki projektorenkontojn por la junulara klubo.  Dum mia edzino instruos crucokudradon (angle "cross-stitch") en nia manĝoĉambro, mi kaj la knaboj faros la elektran projekton en ĉi tiu plibonigita sekcio de la kelo.

Ho, sed oni eble supozus ke tiom da laboro bone impresus la edzinon... sed estas ne.  Kiam mi kuiris platkukojn por la matenmanĝo je dimanĉo mi forgesis ŝian preferon kaj mi servis oranĝan sukon anstataŭ lakto.  Ve, tia granda peko, ĉu ne?  :-P

2006-01-05

Diabla Pekanto

"Vi estas diabla kaj malafabla!" ploris mia edzino senlarme.  Ŝi sidis trinkanta kafon.  "Vi ne zorgas pri neniun.  Vi estas kruela kaj avara.  Vi kaŝas monon kaj konstante pekas senpente."

"Jes, vi pravas.  Mi estas la plej malbona edzo el la tuta mondo" mi respondis suspirante.  Mi daŭris puriganta la manĝilojn sed post momento mi demandis, "Ĉu vi pretas?"

"Kial vi turmentas min per enigmoj?  Vi malamas min, ja!  Vi edzinigis min nur por aflikti min dum mia tuta vivo." Si paŭzis. "Pretas por kio?"

"Ne gravas," mi diris.  "Mi nure opinias ke via 'tempo' venos tri tagoj pli frue ol kutime."

Ŝia antaŭmenstrua frenezo estas facile rimarkata.

2006-01-03

La Planita Vojaĝo

Baldaŭ, je februaro, ni vojaĝos al la usona ŝtato de "Florida".

Ni diskutis ĝin dum la pasintaj monatoj sed nun, fine, mi mendis la biletojn kaj rezervis domon kaj aŭton por lui dum nia vizito. La mono estas spezita, do nun ni devas iri (ĉar nuligi la rezervojn estus multekosta). La flugoj estos rektaj kaj la aŭto estos granda sed la plej interesa detalo estas la domo. Anstataŭ hotelo, ni luos tri-litoĉambran domon kun naĝbaseno. Ĝi estos pli privata ol hotela ĉambro kaj pli granda. Surprizinde, ĝi ne estos pli multekosta! Nu, eble nesurprizinde ...ĉar ni ne havos la servojn de hotelo.

Unue, kiam ni alvenos, eble ni povos spekti raketlanĉon ĉe la "Keneda Kosmocentralo". Ne ia modela raketo; reala, granda raketo! Ni planas turnei la kosmocentralon kaj viziti la plaĝon, malgraŭ la temperaturo probable ne konvenos por naĝado. (Mi opinias ke je februaro ni ĝojos nur vidi iom ajn da akvo likva anstataŭ glacio kaj neĝo.)

Je alia tago (aŭ du tagoj), ni vizitos "La Diznijan Mondon". Laŭ niaj parencoj, ni devos vidi la parton nomitan kiel "Animala Regno". Ni devas legi plu antaŭ ni decidos. Kaj la cetero el la semajno estas nedeciditaj. Eble ni turneos la marŝegon, aŭ veturos al la Golfo de Meksiko. Mi esperas viziti malnovan hispanan fortikaĵon.

Hm... mi scivolas ĉu mi povus renkonti iun ajn Floridanan esperantiston?

Heroo de Dentobrosado

Ja, mi brosis miajn dentojn kaj fadenumis inter ilin regule.  Ĉi-matene, mi estis la heroo de la dentista oficejo.  :-D

Mi prenis min mem kaj mian plej junan filon al la dentisto.  Mia filo nur bezonis fini lian dentopurigadon (de antaŭa tago) kaj mi bezonis mian sesmonatan kontrolon kaj purigadon.  La asistantino diris, "Se ĉiu tenus siajn dentojn tiom purajn, mia laboro estus ege pli facila."  Ŝi ankaŭ diris plurajn aliajn agrablajn aferojn kaj mi ne povis eviti rimarkanta ŝiajn molajn bluajn okulojn , tiom proksimajn al la miaj.  Tiom dolĉe kondutis ŝi ke mi volus reveni tien ĉiutage.

Kial mi tiel enamiĝas je ĉiu belulino kiu tuŝas min?  Ĉiukaze, pri la semajnfino...

Ĝi estis supozeble feria, sed laŭ mia edzino, ne.  "Ni havas tiom multe por fari!  Tro multe!!"  Tio estas ŝia favorata diraĵo.  Mi repakis la kristnaskajn ornamaĵojn, lavis multe da vestaĵoj kaj manĝiloj.   Mi instalis novan lumilon en la kelo, bruligis la malnovan kristnaskan arbeton, kaj forbalais ĝiajn falitajn nadlojn.

Fine je lundo mi "feriis" iomete.  Mi prenis miajn du plejaĝajn gefilojn por kegloludado kun grupo el ilia eklezio.  Mia poentaro estis ridinda sed ni ĉiuj amuziĝis.