2005-12-28

Moderna Fiziko Eraras.

Kiam oni studas librojn pri moderna fiziko, si aŭdas pri "kvantoj" kaj aferoj kiuj aperas, malaperas, kaj reaperas pro nenial.  Freŝdate, ni aŭdas pri eroj kiuj  turniĝas je ambaŭ malaj direktoj samtempe.

Tio ŝajnas stranga, ĉu ne?

Antaŭ la dek sepa jarcento, astronomistoj kredis je la teorio Ptolemea; ke la Tero estis la centro de la kosmo.  Ili eksplikis ĝin per la kvar elementoj (aero, fajro, akvo, kaj tero) kaj kalkulis la planedajn movadojn  "precize" per cirkloj kun cirkletoj.  Sed neniu povis ekspliki la tial, kial la planedoj moviĝus tiel.

Tiam venis Kopernikon, kiu ignoris la teorion de maleksplikeblaj cirkletoj kaj proponis ke la Tero cirklas la Sunon.  Lia teorio ne estis tiom preciza kiel la Ptolemea teorio (ĉar li uzis cirklojn anstataŭ la postajn elipsojn de Keplero)... sed lia ideo estis pli komprenebla.  Oni povas kompreni ion cirklantan ĉirkaŭ io alia kiel pezaĵo sur ŝnuro, sed neniu profunde kredus ke io cirklus ĉirkaŭ nenion pro nenial.

Tiel neniu profunde kredas ke eroj aperas, malaperas, kaj reaperas sen kialo.  Eĉ la sciencistoj kiuj skribis la ideon devis dubi ke io povus turniĝi kontraŭ si mem.  Demandu de ili, "Kial la eroj kondutas tiel?"  Tiam ridu je iliaj vizaĝoj.

2005-12-27

Mia Lasta Jaro

Mi revuas mian lastan jaron iomete bedaŭrante.  Ĉu mi atingis multe?  Eble.  Ĉu mi estis heroa?  Eble ne tiom multe.

Mi ĝojas ke mi plene lernis la Bazan Radikaron de la Akademio de Esperanto.  Plue mi ĝuis miajn esperantistajn geamikojn, kiuj interkoniĝis kun mi plibone.  Tamen mi grasiĝis de sepdek kilogramoj al okdek du kilogramoj, kaj mi ne rekreis mian "mnemo"-an programon kiel mi estis esperinta.

Mi restis kun mia familio anstataŭ malgeedziĝanta, sed mi ne partoprenis en iu Esperantista kongreso.

Mi tenis mian laboron sed tiel mi sentas ke mia metio stagnas.

Mi pliaĝis sed mi ankoraŭ malsaĝas pro ĉiu virino.  (Nu, ĉiu virino bela.)

Estis bonaĵoj kaj estis malbonaĵoj.

2005-12-22

Iom da Gajaĵo por la Ferio

(el "news:rec.humor.funny")

PREZIDENTA LIBRARO DETRUITA PER INUNDO
Tragika inundo ĉi-matene detruis la persona libraro de Prezidento Ĝorĝ Buŝo. La inundo komencis en la prezidenta neceseja ĉambro, kien la libroj estis tenita. Ambaŭ libroj pereis. La prezidenta komunikisto diris ke la prezidento ege ĉagreniĝis, ĉar li preskaŭ finis koloriganta la duan libron. La Blanka Domo provis kontakti la ministerion FEMA-n sed si ne ricevis respondon.

Maljuna viro kaj lia edzino sidadis televidantaj kiam li diris al ŝi, "Por informi vin, mi neniam volas vivi en vegetala stato, dependanta je ia aparato. Se tio okazus, mi volus ke vi malkonektu ĝin." Do lia edzino stariĝis, iris al la televidilo kaj ĝin malkonektis.

2005-12-20

Stulta Atleto (Ŝerco)

Ulo sidiĝis en trinkejo kaj mendis trinkon. "Hej, Sinjoro!" li diris al aliulo, "Ĉu vi volus aŭdi ŝercon pri stulta atleto?"

La aliulo respondis, "Ĉu vi rimarkas tiujn du virojn apud vi? Ili antaŭtempe ludis kun la amerika futbala teamo de Ĉikago. La du viroj malantaŭ vi, ili sukcesis al la usona luktada teamo por la olimpikaj ludoj. Kaj por informi vin, mi iam ludis kun la piedpilka teamo ĉe la ĉi-urba universitato!"

"Ve! Forgesu ĝin," daŭris la unua viro, "Mi ne volas ekspliki ĝin kvin foje."

2005-12-15

Zamenhofa Tago 2005

Hodiaŭ estas "Zamenhofa Tago", do mi printis bildon de Zamenhof (nur 20x20cm) kaj metis ĝin sur la mureto de mia laborkubo.  Se iu demandos pri ĝi, mi diros al tiu pri Esperanto sed neniu volas toleri varbadon.

Je lasta jaro, mi diris al mia familio pri Zamenhof.  Ili tiam demandis, "Kiel li rezultis?  Ĉu li havis gefilojn?"  Do mi rakontis iomete pri lia sorto kaj pri la morto de liaj tri gefiloj pro Nazia persekuto de lia "juda lingvo".  (Ĉi tio rememorigas min ke mi volas aĉeti tiun libron, "Danĝera Lingvo"...)  Nu, tiu rakonto nek trankviligis mian edzinon nek kuraĝigis miajn gefilojn.  Mia eraro.  :-P

Pri aliaj aferoj...

Mia filo Aleĉjo volas konstrui desuĉilon por ke li povos ŝprucopentri kaj glui liajn modelojn sen odoraj vaporoj.  Mi diris al li, "Atendu ĝis ni povos fari tion kune." sed li estas tro impetema.  Li elprenis la fenestron kaj frakasis la vitron.  Li rompis la plastovitron kiam li provis tranĉi ĝin, kaj li tranĉetis lian fingron kiam li provis forpreni la pecojn de vitro el la fenestra kadro.  Ĉi ĉio sen informante iun ajn.  Kiam mi revenis hejmen kaj trovis lian kaĉon de vitro en la kelo, mia edzino iĝis tre kolera.  Mi nure tristis.

Mi volegas ke li aŭskultu min.  :-(  Mi devis puni lin, kaj mi ordonis ke li ŝovelu la neĝon sen mi, dum mi riparis la fenestron dece.

Jen la impeto de juneco.  Pri lia matematiko li faras same, saltanta la etajn paŝojn kaj fuŝanta ilin.  Mi diras al li, "Aŭskultu min, ĉar mi scias la vojon kaj mi volas ke vi sukcesu."  Sed li tiel faras ne.

Nun mi devas decidi, ĉu mi devos aĉeti aeropenikon por li kiel kristnaska donaĵo?

2005-12-14

Arbeto kaj Poŝtkartoj

Hieraŭ mi feriis, do kompreneble mi ankaŭ malsanis. :-P

Ĉar ĝi ne kriplis min, ni faris laŭ nia plano. Frue, mi ŝovelis neĝon for de la trotuaro. Tiam mi restis (sed ne ripozis) hejmen, muntanta alian breton en ŝranko dum mia edzino iris por ĉi-jara sanekzameno (pri inaj aferoj). Kun mi hejme restis niaj gefiloj, studantaj ĉar ni instruas ilin hejme. Mi sukcesis munti la breton kaj ankaŭ faris aliajn aferojn sed mia edzino timiĝis pri la ekzameno, do anstataŭ tio ŝi iris aĉetadi. Poste, ni ĉiuj iris por aĉeti kristnaskan arbeton kaj iom da ornamaĵoj. Post ni revenis hejmen, mi ankaŭ muntis plu da lumetoj eksteren dum miaj gefiloj ornamis la arban gaston.

Nun ni havas pineton ornamita kaj mortanta en nia domo. Baldaŭ miaj gefiloj atendos kovritajn donaĵojn kolektotajn suben. Ĝis nun, mi nur aĉetis malmultaj donaĵojn. La plej multekosta estas parfumo por mia edzino. (Ŝŝŝŝ... ne diru al ŝi!) Mi ŝparis sekrete dum la tuta jaro, por ke mi povus aĉeti tion sen ofendanta ŝin pro la kosto. Por unu filo, mi volas aĉeti "aero-penikon" por lia modelhobio sed ĝi ankaŭ postulos aeropumpilon. Donaĵojn por miaj aliaj gefiloj mi ne jam tute planis sed mi scias tion, kion mi deziros por mi mem...

Ripozo. Ve... tio ne probablos. Je ĉi tiu kristnaska tago (25-a de decembro) mi ekaĝos tridek naŭ jaroj, do mi ankoraŭ estas juna viro, kiu ne postulas tion. Eble mi ripozos je la sekvanta kristnasko. :-P

Nu, mi sendis poŝtkartojn al kelkaj de miaj esperantistaj geamikoj. Unu junulino en Litovio instigis min per simpla peteto. Kiam mi iris por aĉeti karton mi pensis, "Kial mi ne aĉetas plurajn kartojn?" :-) La virinoj ĉe la poŝtoficejo konas min nun. "Ho, vi! Kien vi poŝtas, nun?"

2005-12-12

Mi Volas

  • Kiam mia edzino ne povas dormi, mi volontas dormi sur la planko.
  • Mi volas lavi la manĝilojn kaj vestaĵojn, kaj plankojn, kaj kelon, kaj necesujon, kaj garaĝon...
  • Volinte mi manĝis kiam mi ne vere malsatis.
  • Ĉar lokoj mankas ĉe mia laborejo, mi volontas veturi al proksiman lokon anstataŭan por malgranda rekompenso.
  • Kiu ajn petas, tiun mi volante helpas lerni kiel uzi komputilojn.
  • Kelkfoje, mi volinte drinkis... sole dum la nokto, pro nenia kialo.
  • Malgraŭ mi estas efektive ateisto, mi volis kanti kun la ĥoro de la kirko, kien mi (volinte) kutime prenas mian familion.
  • Volante, mi rekodas programerojn kiam mi trovas ilin malbone faritajn.  (Tiam ili estas pli facile riparita!)
  • Volinte mi aĉetis etajn aferojn nur por mi mem, kaj kaŝis ilin for de mia edzino.
  • Mi volas trinki la kafon malvarman anstataŭ malŝpari ĝin.
  • Mi rezignas miajn opiniojn senreziste kiam oni montras ilin falsajn.

Ĉion mi faras, mi devas konfesi, tion mi volas fari, ambaux la bona kaj la malbona.  Neniu instigas min perforte.  Tion mi devas memori por formeti la maladmirindajn aferojn.

Se mi ne provas regi min mem, mi estos kiel sitelon da akvo forŝutitan.  Ĝi fluas kaj disigxas, kaj malaperas.  Mi ne volas esti fluida tiel, sed kontraŭe solida.  Mi volas teni main propran formon kaj movi min mem laŭ la volo de heroo.

Mi skribas por memori.  Mi volas memori.