Mia edzino ĉiam imagas ke ŝi suferas ian malbonan aferon, pri kiu ŝi laste aŭdis. Pli frue, ekzemple, ŝi plendis ke ŝi malsanis pro la fama "birda gripo". Antaŭ tio, ŝi eĉ timis pri la uragano "Vilma"... malgraŭ ni loĝas en Viskonsino. Nu, la nova modo ĉe la kirko, kien mia familio ĉeestas, temas pri geedza mistraktado. Kompreneble, mia edzino nun sentas ke ŝi havas ankaŭ tian problemon.
Laŭ amatora retpaĝo, "unu po tri virinoj estas mistraktita, kaj el ili, la duono pro tio mortas." Nu se oni kalkulus racie, ĝi sugestas ke unu po ses virinoj estas murditaj! Ridinde!! Kelkaj profesiaj retpaĝoj havas testojn por determini ĉu iu estas mistraktanta (aŭ mistraktonta). Laŭ tiuj testoj, mi aspektis kiel malhonorinda aĉulo... sed mia edzino aspektis preskaŭ krima laŭ la sama testo. Kaj tiu "Jesuo", vipanta fremdulojn publike ktp., aspektis plej terura ol ĉiuj!
Tamen, mi ja rekonas signojn de mistraktado (inter ambaŭ) en nia geedza rilatado. Do, kion ni povas fari? Unu paĝo preskribas "daŭrantan terapion" sed alia diras "nepre disigu vin". Laŭ ĉiu fonto, se mi ne konsentas ke mi kulpas sole kaj riverencas servante, ili rekomendas malgeedziĝon.
Eble ĉi tiam mia edzino formordas plimulte ol ŝi povas maĉi.