2005-09-28

La Turisto

Laŭ la turisto en la romanoj de Terry Pratchett,
You haven't really been anywhere, until you've got back home.

(Vi vere ne vizitis ien, ĝis vi estas reveninta hejmen.)


Mia familio pretiĝas por ferio al la Vajalusingo ŝtata parko. Ni restos tien dum la tuta semajnfino kun ses aŭ sep aliaj familioj. Ni nur konas unu familion, sed ili estas agrablaj. Ni loĝos en dometojn (angle "cabins"), du familioj en ĉiu dometo, kaj ni loĝos kun nia amikofamilio.

Mi esperas ke mi akiros multe da bonaj fotoj. El tioj, mi povos krei bildkartojn!

2005-09-21

Renkonti Personojn

Antaŭ monatoj, mi planis partopreni en la "Esperanto Rondo de Blankakvo". Ĝi estas malgranda kunveno de kvin aŭ ses esperantistoj ĉe la pensiista domaro, kien loĝas nia membro Betty REFIORE kun ŝia neesperanta (eĉ "porangla") edzo. Ni kunvenas nur du aŭ tri fojen po jaro por diskuti ian temon, manĝi, kaj babili plu de 10:00 ĝis 14:00.

Dum la tri tagoj antaŭ la kunveno, mia edzo plendis kaj provis konvinki min por mi ne iru, sed tiu estis ŝia "senracia semajno", do mi ignoris ĝin.

Do, mi iris kaj Roberto SWENSON raportis pri liaj aventurojn ĉe la Universala Kongreso. Post tio, ni manĝis fiŝaĵon (kiu estis tre bongusta) kaj babilis pri multaj aliaj aferoj. Unufoje, unu el la servistinoj revenis en la ĉambro por demandi, "Kia lingvo estas tio?" Nu, kelkaj de ni respondis trankvile, "Esperanto"... sed Marko, ne. Li ekscitiĝis kaj diris tro laŭte, "Esperanto! La monda lingvo!!" (sed angle) kaj la kompatinda virino ekskuzis sin mem el la ĉambro rapide. Mi opinias ke la fanatika respondo probable timigis ŝin. :-( Bedaŭrinde.

Sed ĉe mia laborejo la situacio tre diferencas. Tie, mi renkontas multe da novaj personoj ĉi-semajne. Ili estis rapide dungita por telefon-rilata laboro. Preskaŭ ĉiuj ili estas virinoj. Hej, mi ne plendas pri tio! Mi ekkoniĝis kun kelkaj el ili sed mi suspektas ke ili ne laboros ĉi tie longtempe. Eble la ĉefoj restos eĉ se la aliaj eksdungiĝus.

2005-09-19

Racionala Trigonometrio

Mi ĵus aŭdis pri novan matematikan ideon; racionala trigonometrio. Mi opinias ke tio estos la vojo de la estonteco, por geometrio.

Alklaku la supran ligilon, kaj lernu ion novan. :-)

"Kiam Pluvas, Tiam Verŝiĝas"

Mi skribis antaŭen pri mia gepatroj, kiuj aĉetas lagbordan domon ĉe indiano. Nu, je la eksekvantan tagon li venis por diri al mi ke lia laborejo forlasos lin. Ili informis lin ke li povas labori ankoraŭ ses semajnojn plu, kaj post tiam li havos "elirantan pakaĵon" de salajro por ses monatoj.

Li aĝas sesdek jaroj, kaj nun li devas trovi novan laboron. Eble li vendos lian antaŭan domon kaj trovos laboron ĉe indiano. Se tiel, ni devos veturi kvin horojn por viziti ilin. Almenaŭ ili havos lagon.

Je la alia flanko, mia bopatrino malĝojas ĉar ŝia filo (kun kiu ŝi loĝas) volas inviti lian amikinon loĝi kun ilin. Li (mia bofrato) estas eksedziĝita kaj kelkfoje li havas amikinon... sed evidente li ne intencas edziĝi. Mia bopatrino ne volas loĝi kun fremdulino. Mi konsentas kun ŝi... ĉar mia bofrato konas ĉi tiun virinon dum malpli ol unu aŭ du monatoj.

Nu, eble plibonaj tempoj venos... sed nia pluvega vetero kun fulmotondro ne estas bona aŭguro.

2005-09-16

La Vivo Daŭras

Nu, dankinde, mia avo resaniĝis sufiĉe por reveni hejmen. Dum li estis ĉe hospitalo, miaj gepatroj vizitis tien. Poste, kiam ankaŭ ili revenis hejmen, ili serĉis domon por ilia emeritado... kaj trovis ĝin.

Mi ne sciis antaŭe ke ili serĉis tian aferon, do la novaĵo surprizis min kiam ili informis min je merkredo. Tamen, ili diris ke ili ofte serĉis domon ĉe la lagoj proksimaj al ilia hejmurbo. Mia patro ĉiam sonĝis ke li iam loĝos en lagborda domo. Nun, li fine aĉetas ĝin kaj ĝi lokas ĉe lia plej favorata lago, "Beleta Lago" [Pretty Lake]. Ankaux kelkoj el niaj parencoj havas dometojn ĉe tiu lago, kaj mi memoras agrablajn feriojn tie kiam mi estis knabo.

Kion mi sonĝas por mia emeritado? Mi sonĝas pri instruado kaj vojaĝado. Eble mi volos esti instruisto en fremda lando. Bedaŭrinde, mi suspektas ke mia edzino ne volus same. Mi ne scias kion ŝi sonĝas. Ŝia koro estas fermita kontraŭ mi, kaj mi sentas soleca en mia propra domo.

2005-09-08

Klasoj, Okuloj, kaj Geavoj

Ĉi-semajne, miaj gefiloj komencis klasojn. Ni hejminstruas ilin, do ni ne devas veturi sed nur ŝanĝi nian horaron. (Mia edzino devas vekiĝi antaŭ la 9-a horo. Kompatinda bebino, ĉu ne?)

Hieraux, mia edzino diris al mi ke nia filo Danĉjo ne povas vidi sufiĉe bone; ke eble li bezonas okulvitrojn. Do mi serĉis kaj trovis okultestajn paĝojn per la reto, kaj mi testos lin ĉi-vespere. Se li sukcesus, bone. Se ne, mi prenus lin al okuliston. Hm... ĉiu-voje, ĉi tia afero provizas okazon por propagandi esperanton.

Mia (patraj) geavoj loĝas malproksime, kun miaj geonkloj. Ĉi-matene, mi ricevis novaĵon pri mia avo. Li havis "kor-atakon" hieraŭ sed nun li sanas, do la kuracistoj faras nenion por trakti la problemo. Li estas diabetulo, preskaŭ blinda, kaj sepdek du jaraĝa. Mia avino estas samaĝa, sed pri sana kaj sprita. Mi esperas ke ili ambaŭ restas sane kun ni longtempen.