2005-07-28

Iom da Muziko

Mi petas pardonon pro mia longa silencemo. Por rompi tiun silencon, kio plibonas ol muziko?
Gxemela_Fluto.ogg

Mi ludis tiu ĉi originalan verkon per mia hejmfarita "ĝemela fluto", kiun vi vidas ĉi tie.

Ĝuu!

2005-07-27

Mi fajfas pri tio

Jen mi flutanta. La kirko de mia familia gastas evangeliiston, kiu kunprenis grandan tendon por fari "pratempajn kunvenojn" eksteren.

Mi neniel kredis kristane, sed mi ŝatas ludi la fluton kaj mi ŝatas muziki kun belaj virinoj... do mi ludis la himnojn per mia fluto kaj provis ne dormi dum la prediko.

2005-07-14

Festo, Rikolto, kaj Radioj

Mi bedaŭras ke mi ne skribis ĝis nun. Multaj aferoj okazis sed mi sentis malsprita.

Ni festis pro la naskiĝtago de mia plej juna filo Joĉjo, kiu nun estas ok (8) jaraĝa. Efektive, mi antaŭpurigis kaj mia edzino festis dum mi estis ĉe laborejo. Kiam mi revenis hejmen, mi manĝis ceteran picon kaj lavis telerojn. Tamen, Joĉjo ĝuis la feston. Kaj li kaj liaj geamikoj manĝis framban torton, kaj ĵetis akvobalonojn kaj tiel plu. Poste, ili iris al kirkon por ĉeesti la "Ferian Biblion Kurson". Kiam aliapatrino volis akompani ilin, mi oferis radio-komunikilon por komuniku inter la aŭtoj, sed la radioj ne plu funkciis.

Nia abrikoj ekmaturis subite je mardo, do merkreden mi rikoltis ilin. Je tiu tago, mia edzino bakis torton el tioj (MMMMMM!!) tamen ceteras multe. Mi sekvigas iom sur la supro de la fridujo.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi aĉetis "GMRS"-ajn radio-komunikilojn kaj mi registris por akiri permisilon... "WQDB465". Nun mi pensas nur pri radio-ripetilo...

2005-07-08

Knabo Mordis Aŭton!

stampo Je lasta vespero, ni ĉeestis la pilkoludon de mia plej juna filo, Joĉjo. (Li estas tiu, havanta la krampetitan kapvundon.) La pilkoparko estas proksima al mia domo, do kelkoj el ni rajdis biciklojn tien. Joĉjo ludis bone, sed lia teamo ne venkis.

Dum la ludo, mi admonis miajn aliajn filojn ke ili ne rajdu en la aŭtomobilejo, sed (kompreneble) ili ne aŭskultis. Ili ĉasis unu la alian rapide inter la aŭtoj ĝis unu granda aŭto subite aperis el malantaŭ angulo de konstruaĵo. Ĝi ekhaltis antaŭ la unua frato, Aleĉjo, kaj maltrafis lin sed la dua frato, Danĉjo, plugis rekte en la flankon de la aŭtego, plenrapide. Lia biciklo markis la pordon kaj antaŭflankon de la aŭto, sed pli grave li stampis la fenestro-stangon profunde (eble 1cm) ...per liaj dentoj!

dentoj Kompreneble, liaj dentoj rompiĝis. Li falis, trovis la denterojn en lia buŝo kaj kuris sen biciklo al mi. Li diris al mi, "Mi trafis aŭton," sed li ŝajnis tre maltrankviala. Poste, mi malkovris la veron kaj mi serĉis la aŭton. Ankaŭ la veturantino estis maltrangvila, serĉanta la malaperintan knabon por konstati lian sanon. Tiu belulino ne jam eĉ ekzamenis ŝian aŭton, ŝia unua koncerno estis la knabo; do mi povis kompati ŝin. Mi trovis ŝin, ekzamenis la aŭton kaj la dentojn, fotis ĉion, kaj interŝanĝis kontaktinformojn kun ŝi. Estis nenio plu por fari, do mi adiaŭis, "Nu, mi ĝojas renkonti vin ĉiukaze."

Hodiaŭ ni prenos Danĉjon al dentisto kaj Joĉjon al kuracisto (por elpreni la krampetojn). Eble mi devus voki mian asekuragenton pri la fulma difektaĵoj.

Ho, ve! Kio sekvante okazos?

Unu bona noto... Mia garaĝ-porda malfermilo mistere mem-ripariĝis. Mi ne scias kiel, sed nun ĝi funkcias denove.

2005-07-07

Framba Marmelado

Ĉi semajne, miaj gefiloj kolektas frambojn preter la bicikla vojeto. Tiu estas la favorata frukto de mia edzino, kaj ŝi kuiris tiojn en marmeladon. Mi ne ŝatas la semojn, sed ĝi bongustas. :-)

Ankaŭ miaj abrikotoj preskaŭ maturas... MMMmmmmm!!!

2005-07-06

Alia feria tago

dsc02703_1024 Mia dunganto donis an ni la tagon post Sendependeco-Tago kiel alia ferio, do ni iris al la muzeo kaj vidis multe da aferoj. Ili havas ĉambron, plenita kun vivanta papilioj kie vi povas promeni kaj tuŝi la papiliojn. :-)

Sed mi ne povas kredi kiel terure mia edzino traktas min ĉi tiuj tagoj. Mi ne volas diri pri detaloj, sed ŝi neniel satiĝas. Ŝi kriaĉas ke mi neniam faras sufiĉe... ke mi ne zorgas pri ŝi kaj niaj gefiloj. Kompreneble, ŝiaj ĉiamaj admonacxoj konvinkos min por zorgu plu pri ŝi, ĉu ne? :-P Tio nure influas min por fuĝu for de ŝi. Mi deziras ke ŝi nure trankviliĝu kaj ĉesu ŝian amarecon. Kial ŝi pagus la fakturojn se mi estus foririnta?

2005-07-04

Vizito al Hospitalo

Hieraŭ, ni devis viziti la hospitalon. Mia filo doloris sian kapon per peza ero de trenveturilo, kiun li malfiksis kaj kiu falis sur lin. Li estis iomete feliĉa, ĉar li estis premita nur per la krada parto kaj ne per la substango kiu eble povis fendi lian kranion. Anstataŭ subita morto, feliĉe, li nur ricevis longan trancxon sur la kapo, pro la akra krado.

Mi estis hejmen kiam ĝi okazis, kaj mia edzino estis preninta niajn gefilojn al ŝia kirko por ornami la trenveturilon por la feria parado. Evidente, la pastro neglektis fiksi tiun pezan parton per drato aŭ ŝnuro kaj (kompreneble) la infanoj ludis kun ĝi. Nek mia edzino nek iu alia estis spektanta ... strange, ĉar ili kunvenis por ornami tiun trenveturilon. Do kie ili estis? Kion ili faris anstataŭe?

Kompreneble, mia edzino kulpigis min. Ŝi daŭris ŝian plendaĉon kvazaŭ mi estus la plej malbona viro el la tuta mondo. (Nun estas tia tempo de la monato kiam ŝi freneze malamas ĉion.)

Ho, la plezuroj de edziĝeco kaj patreco.

2005-07-02

Artfajraĵoj

artfajraĵa butiko Evidente, usonanoj tre ĝojas eksplodigi aferojn.

Jen la portempa artfajraĵa butiko, kiu aperis proksime al mia laborejo... same kiel ĉiu usona urbo, dum la semajno antaŭ nia "Sendependeco Tago", la kvara de julio. Ĉi-jare mi rimarkis pli "fajrkrakilojn" ol je aliaj jaroj. Multe pli. Mi antaŭbedaŭras la pereitajn fingrojn de knaboj. :-(

Tamen, ni planas ĝoji grandiozajn artefajraĵojn subtenitajn je la proksimaj urboj.