2005-06-27

FULMO!!

DSC02689 Je lasta nokto, ni havis fulmotondran ventegon. La fulmo ekbriladis kaj tondris tre laŭte. Tuj post la naŭa horo, la fulmo trafis mian razenon, tra la aero kaj tra la saliko.

Mi aŭdis la kraketon de elektro apenaŭ antaux la grandega "BUM!" Surprizinde, la lumoj daŭris brili kaj la fenestroj ne frakasis. Tamen, estis aliaj difektaĵoj.

Ni esploris la domon kaj ni trovis kelkajn aferojn nefunkciajn... horloĝon, interreton, garaĝ-pord-malfermilon, kaj la klimatizilon! Tiu lasta afero estis la plej grava, ĉar ni atendis la plej varman veteron de la sezono. Do ĉi-matene mi restis hejmen flikanta la fornon/klimatizilon por malvarmigi la domon. Tiam mi ankaŭ telefonis pri riparpartoj.

Tio estis tro multe da escitaĵo dum unu nokto, kaj ĝi ne estis la bona speco!

2005-06-25

Baldauxa Rikolto

mia gxardenetoJen mia gxardeneto; tomatoj, abrikotoj, rozoj, kamomilo, fragoj, riboberoj, kaj diversaj floroj. Eble ni ankaux havos kukurboj kaj maizo, se la kunikloj ne mangxos tiojn.

2005-06-23

Laboranta Ferio

traktoro malantaux nia domoJe merkredo, mi feriis de laborejo por labori hejmen. Mi suspektas ke tio ne estas la vera celo de feria tempo, sed mia edzino mankis helpon.

Honeste, ĝi ne estis tro malfacila. Mi purigis la tegmentajn trogojn, riparis biciklon, flikis diversajn aferojn cxirkaŭ la domo kaj tenis miaj filoj dum mia edzino iris aĉetadanta kun nia filino. Mi eĉ lavis la manĝilojn kaj la vestojn, ne sammaniere. ;-)

Ni ankaŭ spektis la traktoron, rikoltanta la fojnon el la kampo malantaŭ nia domo.

2005-06-20

Ektiru la vipon - KRAK!

Ŝajnas kiel vipsvingado, farante decidojn kun mia edzino.

Ian aferon ni diskutas, ŝi disputas kontraŭ mi... ĝis mi diras, "nu, se vi sentas tiel forte... okej, ni iros al vian direkton." Post tion, ŝi prenas mian antaŭan pozicion kaj disputas kontraŭ mi denove! Reen kaj reen denove, kiel vipo svingata.

Hodiaŭ ni devas decidi pri la gimnazio por nia plej maljuna filo. Mi diris ke li devas iri al la Akademio ĉe "Brookfield" sed (komproneble) mia edzino ankoraŭ disputas. Ni estis diskutantaj ĉi tiun aferon dum semajnoj, mi konstante apoganta la Akademion. Tamen ŝi prokrastis ĝis hodiaŭ, la lastan tagon por sendi la registradon kun granda ĉeko. Mi mansignis la registradilon, ŝi ne ĉar ŝi ankoraŭ havas disputaĵojn.

Mi estas lacega pri ŝia disputado, do hodiaŭ mi metis la aferon ĉe ŝi alimanieren. Post mi sentis du krakojn de ŝia "vipo" mi diris, "Tion ĉi, mi volas. Mi ne ŝanĝiĝos. Decidu. Ĉu vi akordos kun mi, aŭ ne?" Mi aŭdos la rezulton ĉi-vesperen.

2005-06-15

Mi fuŝis mian blogon.

Mi klopodis forigi mian anglalingvan blogon, sed iel ĝi malaperigis mian esperantan blogon! Do, mi devas montri ligilon al mian fuŝitan blogon:

http://home.earthlink.net/~rdmiller3/taglibro/index-orig.html