Eŭropa Lingva Stulteco
Mi ĵus legis pri ŝanĝoj ĉe la "Eŭropaj Lingvoj" paĝaro. Kia stulteco!
Ili havas nur dudek "oficialajn lingvojn" sed ili ankaŭ pretendas ke ĉiuj eŭropaj lingvoj estas "egalaj".
Kiom "egala" sentas la parolanto de la kimra, eŭska, aŭ kataluna?
Kaj kial diferencigi laŭ "eŭropaj lingvoj"? Ĉu ili ne lernis de la freŝdata tumulto en francio, ke ili havas multajn gehomojn kiuj parolas ekstereŭropajn lingvojn de afriko kaj azio? Kial oni rifuzas rajtojn por ili?
Ili scias ke tradukadon al kaj de ĉiu lingvo ne eblas. Ili scias ke si bezonas neŭtralan lingvon kiu estas facile lernebla. Kial ili kalumnias aŭ ignoras Esperanton?

2 Komentoj:
Prave.
Ili mem diras (en tiu pagxaro) ke ili ne povas traduki cxion (nek cxiam), sed ili ignoras Esperanton...
(Noto: Cxu la vorto "gehomoj" estas tauxga? Mi lernis ke "homo" estas tute neuxtra vorto, do gxi ne bezonus "ge")
Mi respondas al mi mem...
Jes, oni povas uzi "ge" por emfazo :-)
Post a Comment
<< Hejmo