Rakonto pri Magio
(Ĉi tiu rakonto estas tradukita kaj ĉerpita el la angla "Jargon File", A Story about 'Magic')
Je kelkaj jaroj antaŭ nun, mi (GLS) inspektis la ŝrankojn, kiuj enhavis la PDP-10 de la MIT laboratorio de Artefarita Inteligenteco, kaj mi rimarkis etan ŝaltilon gluitan al la kadro de unu ŝranko. Ĝi estis evidente 'hejmfarita' afero, aldonita per unu el la elektronikaj hakantoj (neniu sciis kiu).
Oni devas ne tuŝi nekonitan ŝaltilon en komputilo sen sciante tion, kion ĝi farus, ĉar si eble kraŝigi la komputilon. La ŝaltilo estis markita per plej malhelpanta metodo. Ĝi havis du situojn, kaj skribaĉita per krajono sur la metala ŝaltilokorpo estis la vortoj, "magio" kaj "pli da magio". La ŝaltilo restis ĉe "pli da magio".
Mi vokis alian hakanton por vidi ĝin. Ankaŭ li neniam antaŭe rimarkis la ŝaltilon. Plua esplorado malkaŝis ke la ŝaltilo havis nur unu draton kurantan al ĝi! La alia fino de la drato malaperis en la enigmon de dratoj en la komputilo, sed estas baza fakto de elektro ke ŝaltilo ne povas fari ion sen du dratoj konektitaj al ĝi. Ĉi tiu ŝaltilo havis draton konektita ĉe unu flanko kaj nenion ĉe la alia flanko.
Klare, ĉi tiu ŝaltilo estis ies petolaĵo. Konvinkita per nia rezonado ke la ŝaltilo estis senfunkcia, ni ŝanĝis ĝin. La komputilo tuj kraŝis.
Imagu nian profundan ŝokon. Ni ridis pri ĝi kiel simpla kongruaĵo, sed tamen remetis la ŝaltilon al "pli da magio" antaŭ ni revivigis la komputilon.
Post unu jaro, mi diris al alia hakanto (David Moon, se mi memoras) ĉi tiun rakonton. Li klare dubis mian mensan sanecon, aŭ suspektis ke mi superstiĉis pri la ŝaltilon, aŭ eble opiniis ke mi mistifis lin per senvera rakonto. Por pruvi ĝin al li, mi montris al li ja tiun ŝaltilon, ankoraŭ gluitan al la ŝranka kadro kun nur unu drato konektita al ĝi, ankoraŭ ĉe "pli da magio". Ni rigardis la ŝaltilon kaj ĝian solan konektaĵon kaj ni trovis ke la alian finon de la drato, kvankam konektita al komputila cirkvitaĵo, estis konektita al tero (neŭtralo). Tio klare montris la ŝaltilon duoble senutila: nesole estis ĝi elektre nefunkcianta sed ankaŭ konektita al lokon, kio ne povus efiki ion ĉiukaze. Do ni ŝanĝis la ŝaltilon.
La komputilo akurate kraŝis.
Ĉi-okaze ni kuris por voki Richard Greenblatt, longtempan hakanton de MIT, kiu proksimis. Ankaŭ ni neniam rimarkis la ŝaltilon. Li inspektis ĝin, konkludis ke ĝi estis sentaŭga, akiris oblikvan dratotondilon kaj eltondis la ŝaltilon. Ni tiam revivigis la komputilon kaj ĝi estis funkcianta eĉ ĝis nun.
Ni ankoraŭ ne scias kiel la ŝaltilo kraŝigis la aparaton. Ekzistas teorio ke la cirkvito apud la tera konektaĵo estis bordema, kaj ŝanĝante la ŝaltilo diferencigis la elektrajn trajtojn sufiĉe por ŝanceli la cirkviton dum la miliardono-sekundaj signaloj iris transe. Sed ni neniam scios certante; ni nur povas diri ke la ŝaltilo estis magia.
Mi ankoraŭ tenas tiun ŝaltilon en mia kelo. Eble mi stultas, sed mi tenas ĝin ĉe "pli da magio".

1 Komentoj:
La komputil-nomo pdp-10 alvokas al mi nostalgion. Mi, novico en la komputila mondo, ekuzis pdp-11 kun 8KB da memorilo, paperbendo-legilo/skribilo. Tiam, la pdp-10 estis, kvankam pli frue aperinta, ŝajnis superkomputilego.
Post a Comment
<< Hejmo