2006-01-09

Laborplena Semajnfino

Oni diras ke ĉiu virino estas malfacila por kunvivi, kelkfoje.
Tiel mia edzino superas.

...sed legu plu, ĉar mi ne volas plendi pri ŝi denove.  Anstataŭ tio, mi priskribos mian laborplenan semajnfinon.  Kvankam mi ne ĝuis la tempon, tamen mi atingis multe.

Unue post laboro je ĵaŭdo, mi veturis al la domo de mia frato, Briano.  Li donis al mi plurajn komputilajn erojn por la junulara klubo.  Mi promesis liveri unu aŭ du malnovajn komputilojn al la komputila projekto, por la junuloj malmuntu ilin por lerni pri la partoj.  La komputiloj ne devis funkcii, sed mi provis munti unu sistemon funkciantan.  Kompreneble, mi instalis ("kubuntu"-an) Linukson.

Je sabato, mi drenis kaj replenigis la motoroleon en unu el miaj aŭtoj.  Mia filo Danĉjo ĝuis "helpi" min malgraŭ la temperaturo estis sub 0°C.  Ni ankaŭ instalis novan oleofiltrilon kaj prenis la malpuran oleon al la reuziganta kompanio.  Rekompensante, mi tiam prenis lin kaj lian plijunan fraton Joĉjo por naĝi ĉe la atletika klubo.

Mi fine instalis funkciantan lumilon ekster la malantaŭan pordon de mia domo.  Tiu eble ne ŝajnas grava laŭ vi, sed aŭskultu...  Ĉiu-nokte, kiam mi iras por endomigi mian anasinon, mi malfermas la pordon kaj aŭdas ion, kurantan for de la domo.  Mi ne povas vidi ĝin sed mi scias la sonon...  Mefito!  Mi certas ke iu tago mi surprizus ĝin kaj ĝi odorŝprucus min.  Sed nun, mi povas briligi la lumon, do la mefito forkuros senodore antaŭ mi malfermos la pordon.

Mia alia (pligranda) atingo ĉi-semajnfine estis en la kelo.  Mi pakis kaj movis ĉion el unu duono en la alian.  Mi forĵetis multajn sentaŭgajn aferojn, kiuj restis forgesitaj tien.  Tiam mi balais la malplenitan porcion, brosigis la plankon kun sapa akvo kaj gargaris ĝin per pura akvo.  Eĉ nun tiu konkreta planko sekiĝas por ke mi laboru plu ĉi-vesperen.

Kial mi faras tiom multe da laboro anstataŭ ripozanta?  Ni havas planon.  Mi tegos la plankon per dupartorezinan farbon (angle, "epoxy paint").  Post tio, mi planas pendigi "falsan plafonon" super unu parto kaj munti plibonan lumilon en tio.  Tien ni havos prezenteblan areon por konduki projektorenkontojn por la junulara klubo.  Dum mia edzino instruos crucokudradon (angle "cross-stitch") en nia manĝoĉambro, mi kaj la knaboj faros la elektran projekton en ĉi tiu plibonigita sekcio de la kelo.

Ho, sed oni eble supozus ke tiom da laboro bone impresus la edzinon... sed estas ne.  Kiam mi kuiris platkukojn por la matenmanĝo je dimanĉo mi forgesis ŝian preferon kaj mi servis oranĝan sukon anstataŭ lakto.  Ve, tia granda peko, ĉu ne?  :-P

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo