2006-01-12

Komputilaj Eroj

2006-01.dsc03480 Je lasta vespero, la komputila grupo el la loka "4-H" junulara klubo renkontis ĉe mia domo.  Dankinde, mia nova plankofarbo sekiĝis sufiĉe!  Mi antaŭpretigis funkciantan komputilon kun Linukso sed la precipa celo estis ke ili malmuntu ĝin.  La komputila grupo konsistis nur de virknaboj, bedaŭrinde.  La patrino de du el la knaboj estis la sola ino en la domo, ĉar mia edzino kaj filino iris al kirko.

Mi opinias ke la knaboj lernis multe.  Ilia gvidanto, Taĉjo, montris la erojn kaj iliajn nomojn.  Mi nur helpis kiam li trovis ion neatenditan.  Je la fino, mi montris al ilin kiel enmeti labormemorajn kartetojn, kaj ili ĉiuj provis tion sukcese.  Tiam mi pakis la erojn nefiksitajn en la komputilan ŝelon.

Je la sekvanta monato, ili provos remunti ĝin.  Se ĝi funkcios, eble unu el ili ricevos "novan" komputilon, kiun ili konstruis per siaj propraj manoj.

2 Komentoj:

dominiko diris...

La geknaboj certe fieros kaj lernos multe uzi komputilon, kiun ili kontruis per siaj manoj.

Vi skribis: [...] kiun si konstruis per siaj propraj manoj.

La vorto si ne povas esti subjekto. Do mi anstataŭe dirus: [...] kiun ili konstruis per siaj propaj manoj.

Ĉu ne?

2:46 PM  
Rick Miller diris...

Dankon. Mi korektis ĝin.

3:47 PM  

Post a Comment

<< Hejmo