Heroo de Dentobrosado
Ja, mi brosis miajn dentojn kaj fadenumis inter ilin regule. Ĉi-matene, mi estis la heroo de la dentista oficejo. :-D
Mi prenis min mem kaj mian plej junan filon al la dentisto. Mia filo nur bezonis fini lian dentopurigadon (de antaŭa tago) kaj mi bezonis mian sesmonatan kontrolon kaj purigadon. La asistantino diris, "Se ĉiu tenus siajn dentojn tiom purajn, mia laboro estus ege pli facila." Ŝi ankaŭ diris plurajn aliajn agrablajn aferojn kaj mi ne povis eviti rimarkanta ŝiajn molajn bluajn okulojn , tiom proksimajn al la miaj. Tiom dolĉe kondutis ŝi ke mi volus reveni tien ĉiutage.
Kial mi tiel enamiĝas je ĉiu belulino kiu tuŝas min? Ĉiukaze, pri la semajnfino...
Ĝi estis supozeble feria, sed laŭ mia edzino, ne. "Ni havas tiom multe por fari! Tro multe!!" Tio estas ŝia favorata diraĵo. Mi repakis la kristnaskajn ornamaĵojn, lavis multe da vestaĵoj kaj manĝiloj. Mi instalis novan lumilon en la kelo, bruligis la malnovan kristnaskan arbeton, kaj forbalais ĝiajn falitajn nadlojn.
Fine je lundo mi "feriis" iomete. Mi prenis miajn du plejaĝajn gefilojn por kegloludado kun grupo el ilia eklezio. Mia poentaro estis ridinda sed ni ĉiuj amuziĝis.

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo