2005-12-14

Arbeto kaj Poŝtkartoj

Hieraŭ mi feriis, do kompreneble mi ankaŭ malsanis. :-P

Ĉar ĝi ne kriplis min, ni faris laŭ nia plano. Frue, mi ŝovelis neĝon for de la trotuaro. Tiam mi restis (sed ne ripozis) hejmen, muntanta alian breton en ŝranko dum mia edzino iris por ĉi-jara sanekzameno (pri inaj aferoj). Kun mi hejme restis niaj gefiloj, studantaj ĉar ni instruas ilin hejme. Mi sukcesis munti la breton kaj ankaŭ faris aliajn aferojn sed mia edzino timiĝis pri la ekzameno, do anstataŭ tio ŝi iris aĉetadi. Poste, ni ĉiuj iris por aĉeti kristnaskan arbeton kaj iom da ornamaĵoj. Post ni revenis hejmen, mi ankaŭ muntis plu da lumetoj eksteren dum miaj gefiloj ornamis la arban gaston.

Nun ni havas pineton ornamita kaj mortanta en nia domo. Baldaŭ miaj gefiloj atendos kovritajn donaĵojn kolektotajn suben. Ĝis nun, mi nur aĉetis malmultaj donaĵojn. La plej multekosta estas parfumo por mia edzino. (Ŝŝŝŝ... ne diru al ŝi!) Mi ŝparis sekrete dum la tuta jaro, por ke mi povus aĉeti tion sen ofendanta ŝin pro la kosto. Por unu filo, mi volas aĉeti "aero-penikon" por lia modelhobio sed ĝi ankaŭ postulos aeropumpilon. Donaĵojn por miaj aliaj gefiloj mi ne jam tute planis sed mi scias tion, kion mi deziros por mi mem...

Ripozo. Ve... tio ne probablos. Je ĉi tiu kristnaska tago (25-a de decembro) mi ekaĝos tridek naŭ jaroj, do mi ankoraŭ estas juna viro, kiu ne postulas tion. Eble mi ripozos je la sekvanta kristnasko. :-P

Nu, mi sendis poŝtkartojn al kelkaj de miaj esperantistaj geamikoj. Unu junulino en Litovio instigis min per simpla peteto. Kiam mi iris por aĉeti karton mi pensis, "Kial mi ne aĉetas plurajn kartojn?" :-) La virinoj ĉe la poŝtoficejo konas min nun. "Ho, vi! Kien vi poŝtas, nun?"

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo