Revu Grande
Laŭ kanto de Ryan Shupe:
Nu, mi tiel revas pri feliĉa geedzeco. Ja granda revo! ;-) Sed freŝdate mi trovis ion, kio eble helpos min. Tio estis retpaĝo pri "kareso-festoj" (www.cuddleparty.com). Kompreneble la precipa materialo estis por mi sentaŭga, sed iliaj teorioj provokis min pensi.
La plej grava afero, laŭ ili, estas establi etoson de tuta sekureco. La sekvanta sugesto rilatis al la unua, ... "ne koitu". Ili prezentis kialon pri korpa ĥemio sed mi dubas ilian sperton pri tiu scienco. Tamen, ilia analizo de la efikoj estis konfirmita per mia persona sperto. Tial mi decidis adopti similan metodon por plibonigi mian geedzecon.
Evidente, ĝi sukcesas. Nu, almenaŭ je lasta nokto. Mi petis la rajton, ĉiufojen, kiam mi volis tuŝi mian edzinon aŭ kisi ŝin kaj mi fojfoje demandis denove, "Ĉu ĉi tio plaĉas al vi?" Kaj kiam nia karesado iĝis tro koitema, mi neis (ĝentile) kaj diris ke mi ne intencis koiti je tiu nokto sed preferis prokrastigi tiun plezuron ĝis alian nokton, "kiam ni ne tiom lacos".
Entute, lasta nokto ĉi tiu mateno estis tre agrabla. Eble ĉi tiuj ideoj estos bonaj rimedoj por helpi min. Tiel mi revas.
Kaj kiam vi revas, revu grande;
Tiom grande kiom la oceano blua.
Ĉar kiam vi revas, ĝi eble okazos.
Do kiam vi revas, revu grande.
Nu, mi tiel revas pri feliĉa geedzeco. Ja granda revo! ;-) Sed freŝdate mi trovis ion, kio eble helpos min. Tio estis retpaĝo pri "kareso-festoj" (www.cuddleparty.com). Kompreneble la precipa materialo estis por mi sentaŭga, sed iliaj teorioj provokis min pensi.
La plej grava afero, laŭ ili, estas establi etoson de tuta sekureco. La sekvanta sugesto rilatis al la unua, ... "ne koitu". Ili prezentis kialon pri korpa ĥemio sed mi dubas ilian sperton pri tiu scienco. Tamen, ilia analizo de la efikoj estis konfirmita per mia persona sperto. Tial mi decidis adopti similan metodon por plibonigi mian geedzecon.
Evidente, ĝi sukcesas. Nu, almenaŭ je lasta nokto. Mi petis la rajton, ĉiufojen, kiam mi volis tuŝi mian edzinon aŭ kisi ŝin kaj mi fojfoje demandis denove, "Ĉu ĉi tio plaĉas al vi?" Kaj kiam nia karesado iĝis tro koitema, mi neis (ĝentile) kaj diris ke mi ne intencis koiti je tiu nokto sed preferis prokrastigi tiun plezuron ĝis alian nokton, "kiam ni ne tiom lacos".
Entute, lasta nokto ĉi tiu mateno estis tre agrabla. Eble ĉi tiuj ideoj estos bonaj rimedoj por helpi min. Tiel mi revas.

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo