Mi Ne Sentas Heroa
Mi ne sentas heroa hodiaŭ, nur laca kaj venkita. Dum la lastaj kelkaj tagoj, nenia konversacio sukcesis inter mi kaj mia edzino. Ĉiam ĝi falas al la radiko de la afero: ŝi postulas ke mi estu kristano sed mi ne volas tiel falsi.
Je lasta nokto ŝi diris, "Ni ne povas konstrui ian estontecon kune," kaj mi silente akordis. Ŝi demandis, "Ĉu vi volas foriri?" Kion mi povis diri? Ja mi volus eskapi ŝian kondamnadon sed ne, mi volas lasi nek ŝin nek niajn gefilojn. Sed la situacio malboniĝas po tage, ĝis mi fine opinias ke malgeedziĝo estus plibona.
Do nun, kiam mia kapo ŝtopiĝas per pensoj pri juraj documentoj kaj malmultekostaj apartamentoj, mi memkonsilas ke mi devas diskuti ĉi tiajn aferojn kun miaj gepatroj. Ili ja estas kristanoj sed mi estas ilia filo. Eble ili zorgos pri mi pli ol pri la dio de mia edzino. Eble ilia vidpunkto helpos min.

1 Komentoj:
Aux eble mia propra patrino konsolus ke mi suferu sencxese. :-(
Post a Comment
<< Hejmo