2005-11-04

Denove mi Sopiras

Kia fia ciklo, ĉu ne? Foje mi sopiregas, poste mi sategas kaj ĝojegas mallonge. Mi esperas ke mia vivo ŝanĝigas por ĉiam sed poste mi denove sopiregas... longe...

Ho, mi tediĝas pri ĉi tia ciklo.

Eble mi estas iel kulpa. Mi ne scias. Eble mi baras la koron de mia edzino, sed ne konscie.

Diru al mi, iu, kiu konas. Kiel mi venkas la koron de mia amato, mia edzino?

Kiel?

1 Komentoj:

Anonymous diris...

Homo trovas magian lampon, frotas gxin, kaj genio venas kaj diras ke li plenumos unu deziron de la homo.

"Mi cxiam deziris ponton al euxropo, por mi pli facile partoprenu esperanto-renkontigxojn," diras la viro.

"Mi bedauxras," diras la genio. "Tia ponto ne fizike eblas pro la longeco al euxropo kaj la profundeco de la oceanoj. Ecx mi ne povas fari tion. Vi devos elekti ion alian."

"Hmm," pensis la homon. "mi cxiam volis vere kompreni la koron de la virino por scii kion virinoj pensas kaj kial."

"Kiom da aleoj vi deziras je via ponto?" respondis la genio.

7:47 AM  

Post a Comment

<< Hejmo