Ĉioj Aferoj Devas Finiĝi
Mi estas forĵetita el paradizo. Ŝajnas ke mia tenera traktado tedas mian edzinon, do ŝi ne permesas min kisi ŝin kaj ŝi plendas, "Neniom satas vin." Tamen, mi ne reprenis la rozon, kiun mi ĵus donis al ŝi. ;-)
Nun mi povas uzi mian energion por fari aliajn aferojn kaj ŝi ne rajtos domaĝi mian tempon.
Ekzemple, mi daŭras parkerigi la "Bazan Radikaron Oficialan" de la Akademio de Esperanto. Tion mi preskaŭ finas! Sekvante mi lernos la "keglan sistemon" (mnemotekniko), kaj la Tokipono posten. Ankaŭ mi volus relerni iom da muziko, kiun mi antaŭtempe ludis sperte.
Hola... Mia adoratino ĵus nun telefonvokis! Kion ŝi deziris? (suspiro) Ŝi ne povis trovi ŝian aŭtoŝlosilon do nature ŝi demandis, "Kien vi kaŝis miajn ŝlosilojn?" Denove ŝi agas same kiel antaŭe. Kiam io ajn malbonas, ŝi kulpigas min kiel koboldo aŭ eĉ diablo. Kia frenezo ĉi tia estas? Kien iris mia amatino?

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo