"Granda Frato" Legas Mian Babiladon
Pli da amuzaĵo hodiaŭe... Mi ĵus ricevis "ĝentilan viziton" de nia loka I.T. (informaĵo-tekniko) direktoro, kiu diris al mi ke nia kompanio havas novan ilon por spektadi tujmesaĝojn. Li eĉ diris ke ĝi aŭtomate tradukas lingvojn (tamen mi profunde dubas ke tio veras pri Esperanto). Sed eble tiel. SALUTON, KRISĈJO!!
Nu, nun mi komprenas la kialon, kial li ridis flustre kiam li promenis preter mia laborkubo. Sendube, li ĵus antauxe legis mian historion pri mia edzina problemo. Eble li eĉ dividis tian bonan ŝercon kun liaj kunlaborantoj.
Do... mi forigis la tujmesaĝilon, malgraŭ mi sopiros miajn geretamikojn.

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo