Ferieto, Funebro, kaj Reveno
Ekscitinda FerioJe vendredo, mi veturigis mian familion al Vajalusingo Ŝtata Parko por ferii kun niaj geamikoj, la familio Marek. Ankaŭ ili havas kvar gefilojn, kaj ni konas ilin pro la "4-H" junulara klubo. Ambaŭ niaj familioj loĝis en la sama dometo, ĉe kontraŭaj flankoj kun malferma koridoro intere.
Tiam estis bona tempo. Ni promenadis tra la arbaroj kaj preter la krutaĵoj. Ni vidis kavoj en la roko kaj rigardis la vastan riveran valon el alta vidloko. Ĉiu familio kuiris parton de la manĝaĵoj por la semajnfino, do plejparte ni ĉiuj ripozis, manĝis, kaj ludis. La vetero estis tre bona kaj la insektoj ne estis multaj. Sed dum la lasta plena tago, mi ricevis mesaĝon de mia patro.
Mia Avo Mortinta
Je dimanĉo vespere, mia avo mortis. Ĝi ne estis surprizo sed por funebri ni devis fortranĉi nian lastan ferian tagon por pretigi kaj repaki. Tion ni faris, kaj niaj geamikoj Tim kaj Reneé helpis nin purigi nian parton de la dometo. Ŝi ankaŭ serĉis min antaŭ ni foriris kaj donis al mi varman brakumon, kion mi tre ŝatis. Subite ŝi belegas laŭ miaj okuloj.
Do ni revenis hejmen kaj dormis. Tiam ni pakis kaj veturis denove al "Fort Wayne, Indiana", kio okupis la tutan tagon. Je nia alveno, mia familio ripozis ĉe hotelo kaj ĝuis tie la naĝbasenon dum mi vizitis la funebran domon. Mi donis kaj ricevis multajn aliajn brakumojn kaj renkontis parencojn kiujn mi ne vidis antaŭ multaj jaroj. Ili ĉiuj diris ke mi aspektas same kiel antaŭe.
Je la sekvanta tago, mi partoprenis en la kirka funebra ceremonio kiel ĉerkoportanto kun miaj kuzoj. Mi memoris la katolikan metodon; la preĝajn vortojn kaj kiam sidi, stari, genui, ktp. de mia infaneco. Sed mi pensis silente pri la signaloj de lia morto... Ĉu eble estis ligo inter tioj kaj mia lasta retpoŝto? Mi menciis ke mia filino trovis Dolĉamaron kaj uzis ĝin en ŝia flora aranĝaĵo. Li estis vigla kaj inteligenta viro kiu volis regi lian propran vivon. Mi pensis, eble... Sed tio ne gravas nun kaj mi ne demandos plue.
Post la ceremonio, ni festenis kaj babiladis kaj plue brakumadis. Mi ricevis plimultajn brakumojn tiam ol mi ordinare ricevus dum multaj monatoj hejmen. Mi ĝojas ke mi donas brakumojn al miaj gefiloj kaj al mia edzino, sed mi iĝas malgaja kiam mi pensas pri la brakumoj de mia edzino. Ŝi ĉiam agas kiel ŝi ne ŝatas fari tion, eĉ kun niaj gefiloj. Mi ne komprenas! Kiu ne ŝatas brakumadon?
Ili parolis pri mia avo, pri liaj trajtoj, kaj mia edzino kaj miaj gefiloj rigardetis al mi fojfoje kiam ili rekonis trajtojn samajn kiel mi. Evidente mi multe similas al mia avo, krom mi havas hararon. Sed mia avino multe kontraŭas mian edzinon! Hahahaha... Mia avino petolemas. Ĵus antaŭ la ceremonio, ŝi preskaŭ puŝis kelkajn el ŝiajn nepojn en la baptan fontanon per ŝia kano! :-D
Mi Revenis por Savi la Mondon Denove
Dum ni veturis hejmen, ni paŭzis ĉe la laga dometo kiun miaj gepatroj ĵus aĉetis. Ĝi estas eta sed bela, kaj la lago estas vera laŭ ĝia nomo, Pretty Lake (Beleta Lago). Ni veturis de tie tagmezen ĝis hejmo nokten.
Hodiaŭ mi laboras kiel antaŭe. Mi daŭras lerni la esperantan lingvon. Mi donas monon por helpi malsanulojn. Mi aranĝas edukadon por la junulara klubo. Mi brakumadas miajn familianojn. Ero po eren mi plibonigas la mondon. Eble iam, ankaŭ miaj gefiloj diros belajn vortojn pri mi.

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo