Elektro kaj Atakema Socio
Je lasta nokto laŭ mia peto, la "Malkovreco Mondo Muzeo" (Discovery World Museum) sendis prezentanto al la kunveno de la Musekga "4-H" junulara klubo. Li montradis pri elektro per aparatoj kaj kun partoprenado de la geknaboj. Ili tre ĝuis ĝin kaj multaj gepatroj dankis min pro tia ideo. Mi devis konfesi ke ĝi estis ne mia sed la ideo de mia edzino. Mi nure aranĝis ĝin. Do lasta nokto estis amuza kaj edukema por la geknaboj.
Sed je ĉi tiu mateno mi aŭskultis al la radio kaj lernis kian edukadon ili disdonis por la maturuloj. :-(
La anoncantino demandis, "Kion oni povas fari, kiam ĝenemulo ne ĉesas kaj ne respektas plendadon?"
La spertulo respondis, "Pugnobatu tiun je la vizaĝo."
Post unu ŝokita kontraŭo, ili serioze disputis la situaciajn valorojn kaj metodojn de korpaj perfortoj por solvi interpersonajn problemojn! Mi povis apenaŭ kredi miajn orelojn, sed eble ĉi tiel iĝas la populara sento en mia lando. Hontinde!

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo