Renkonti Personojn
Antaŭ monatoj, mi planis partopreni en la "Esperanto Rondo de Blankakvo". Ĝi estas malgranda kunveno de kvin aŭ ses esperantistoj ĉe la pensiista domaro, kien loĝas nia membro Betty REFIORE kun ŝia neesperanta (eĉ "porangla") edzo. Ni kunvenas nur du aŭ tri fojen po jaro por diskuti ian temon, manĝi, kaj babili plu de 10:00 ĝis 14:00.
Dum la tri tagoj antaŭ la kunveno, mia edzo plendis kaj provis konvinki min por mi ne iru, sed tiu estis ŝia "senracia semajno", do mi ignoris ĝin.
Do, mi iris kaj Roberto SWENSON raportis pri liaj aventurojn ĉe la Universala Kongreso. Post tio, ni manĝis fiŝaĵon (kiu estis tre bongusta) kaj babilis pri multaj aliaj aferoj. Unufoje, unu el la servistinoj revenis en la ĉambro por demandi, "Kia lingvo estas tio?" Nu, kelkaj de ni respondis trankvile, "Esperanto"... sed Marko, ne. Li ekscitiĝis kaj diris tro laŭte, "Esperanto! La monda lingvo!!" (sed angle) kaj la kompatinda virino ekskuzis sin mem el la ĉambro rapide. Mi opinias ke la fanatika respondo probable timigis ŝin. :-( Bedaŭrinde.
Sed ĉe mia laborejo la situacio tre diferencas. Tie, mi renkontas multe da novaj personoj ĉi-semajne. Ili estis rapide dungita por telefon-rilata laboro. Preskaŭ ĉiuj ili estas virinoj. Hej, mi ne plendas pri tio! Mi ekkoniĝis kun kelkaj el ili sed mi suspektas ke ili ne laboros ĉi tie longtempe. Eble la ĉefoj restos eĉ se la aliaj eksdungiĝus.

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmo