2005-09-16

La Vivo Daŭras

Nu, dankinde, mia avo resaniĝis sufiĉe por reveni hejmen. Dum li estis ĉe hospitalo, miaj gepatroj vizitis tien. Poste, kiam ankaŭ ili revenis hejmen, ili serĉis domon por ilia emeritado... kaj trovis ĝin.

Mi ne sciis antaŭe ke ili serĉis tian aferon, do la novaĵo surprizis min kiam ili informis min je merkredo. Tamen, ili diris ke ili ofte serĉis domon ĉe la lagoj proksimaj al ilia hejmurbo. Mia patro ĉiam sonĝis ke li iam loĝos en lagborda domo. Nun, li fine aĉetas ĝin kaj ĝi lokas ĉe lia plej favorata lago, "Beleta Lago" [Pretty Lake]. Ankaux kelkoj el niaj parencoj havas dometojn ĉe tiu lago, kaj mi memoras agrablajn feriojn tie kiam mi estis knabo.

Kion mi sonĝas por mia emeritado? Mi sonĝas pri instruado kaj vojaĝado. Eble mi volos esti instruisto en fremda lando. Bedaŭrinde, mi suspektas ke mia edzino ne volus same. Mi ne scias kion ŝi sonĝas. Ŝia koro estas fermita kontraŭ mi, kaj mi sentas soleca en mia propra domo.

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo