2005-08-23

Raketoj, Lagbordo kaj Paradoveturilo

Alecxja_TinTinRaketo Je sabato matene, mi veturis kun mia plej maljuna filo Aleĉjo al la ŝtata parko por partonpreni en raketlanĉado. La loko iam estis kruda aerodromo sed nun ĝi estas iomete surkreskita pro herbaĉoj. La grupo estis malgranda, nur ĉirkaŭ dudek personoj, sed iom el ili havis grandajn raketojn! Ni nur kunprenis du etajn modelajn raketojn kaj unu ero de unu raketo pereis sed malgraŭ tio, ni ĝuis la lanĉadon.

Je tiu posttagmezo, mia tuta familio veturis al la Sudobordo Ŝiphaveno ĉe Lago Miĉigumo. Mia edzino ŝatas tiun kvartalon de Milvaŭkio pro ial. Tie niaj gefiloj kolektis ŝtonetojn kaj ĵetis multojn en la lagon. Poste, ni akiris akvon el publika puto (tia puto estas tre rara, historia afero) kaj revenis al nia hejmurbo, Muskego por renkonti kun la loka "4-H" grupo.

La "4-H" renkonto okazis ĉe la hejmo de alia familio en le grupo, la familio "Ŝaknero". (Mi volus diri plu pri tiuj bonaj personoj, sed eble iam poste.) Ni kunvenis por decidi pri la paradoveturilo, kiun niaj gefiloj rajdos en la urba festivala parado. La parada temo estos "Sub la CirkoTendo", do niaj gefiloj vestiĝos kiel klaŭnoj. Mi oferis ideon, ke ni konstruus falsan tendon el stangoj kaj flagŝnuro. Kompreneble, tiu tasko falis al mi por fari ĝin.

Ĉar mia filino Valeria estis elektita kiel trezoristo, mi prenis ŝin al la aparatera vendejo por aĉeti la erojn. Mirinde, la konstruado fluis senĝene kaj bone rezultis. Je la sekvanta semajno, mi alŝutos foton de la tuta afero.

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo