2005-08-29

Post la Feria Semajnfino

Mi ja havis okazplenan semajnfinon. Kompreneble tiel, ĉar ĝi komencis je ĵaŭdo!

2005-08.dsc02999 Je ĵaŭdo matene, mia familio kaj mi veturis al la urbo 'Kastoro Baro' [Beaver Dam] por la tut-ŝtata modelraketa lanĉado kaj konkurso. Mia filo Aleĉjo lanĉis lian raketon, kaj kompletis skribitan teston kaj vizaĝ-al-vizaĝan juĝadon, kaj li gajnis la kvaran premion en lia kategorio. Mia edzino plendis ĉar li ne fartis plibone, sed mi ferias.

2005-08.dsc03032 De tie, ni veturis rekte al la 'Dezerton' [Wilderness] Hotelon ĉe la 'Viskonsinaj Deloj' [Wisconsin Dells]. Tiu hotelo havas akvoparkoj ambaŭ ene kaj ekstere, kun glitiloj, ondbasenoj, kaj akvoludejoj ĉie. Ĝi ankaŭ havas sekan ludejon, en kiu oni povas pavi (aŭ ĵeti) ŝaŭmajn pilkojn aŭ grimpi tra obstaklitaj kursoj. Mi tre kontentis pro vidi multajn virinojn portantajn etajn naĝvestaĵojn. ;-) Niaj gefiloj kaj mi tre ĝuis la grandajn glitilojn kaj tiel plu. Ankaŭ mia edzo provis ĝui la ferion, sed evidente ŝi preferis plendi. :-P

2005-08.dsc03023 Ankaŭ ĉe la 'Deloj' estas speciala turneo, la "anasoj". Ĉi tiuj estas amfibiaj veturiloj, konstruitaj dum, kaj uzita por, la dua mondmilito. Nun ili utilas por vidi la arbaroj kaj lagoj ĉe la Deloj. Multaj areoj estas videbla nur per tiuj veturiloj (ĉar ilia kompanio propras la terenon).

2005-08.dsc03037 Kiam ni revenis hejmen, ni preparis por la urba festivala parado. La loka junulara klubo, "Muckey 4-H", rajdis ĉi tiun paradoveturilon kaj disdonis informopaperojn pri la klubo (kun dolĉaĵoj, kompreneble). Mi konstruis la flirtilitan ŝnuraron kun la helpo de Tanja Ŝaknero, kiu estas tre koninda virino. Ni ĉiuj lacis post la parado, sed Aleĉjo kaj mi helpis malmunti la paradoveturilon kaj prenis la erojn hejmen.

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo