2005-07-04

Vizito al Hospitalo

Hieraŭ, ni devis viziti la hospitalon. Mia filo doloris sian kapon per peza ero de trenveturilo, kiun li malfiksis kaj kiu falis sur lin. Li estis iomete feliĉa, ĉar li estis premita nur per la krada parto kaj ne per la substango kiu eble povis fendi lian kranion. Anstataŭ subita morto, feliĉe, li nur ricevis longan trancxon sur la kapo, pro la akra krado.

Mi estis hejmen kiam ĝi okazis, kaj mia edzino estis preninta niajn gefilojn al ŝia kirko por ornami la trenveturilon por la feria parado. Evidente, la pastro neglektis fiksi tiun pezan parton per drato aŭ ŝnuro kaj (kompreneble) la infanoj ludis kun ĝi. Nek mia edzino nek iu alia estis spektanta ... strange, ĉar ili kunvenis por ornami tiun trenveturilon. Do kie ili estis? Kion ili faris anstataŭe?

Kompreneble, mia edzino kulpigis min. Ŝi daŭris ŝian plendaĉon kvazaŭ mi estus la plej malbona viro el la tuta mondo. (Nun estas tia tempo de la monato kiam ŝi freneze malamas ĉion.)

Ho, la plezuroj de edziĝeco kaj patreco.

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo