2005-07-08

Knabo Mordis Aŭton!

stampo Je lasta vespero, ni ĉeestis la pilkoludon de mia plej juna filo, Joĉjo. (Li estas tiu, havanta la krampetitan kapvundon.) La pilkoparko estas proksima al mia domo, do kelkoj el ni rajdis biciklojn tien. Joĉjo ludis bone, sed lia teamo ne venkis.

Dum la ludo, mi admonis miajn aliajn filojn ke ili ne rajdu en la aŭtomobilejo, sed (kompreneble) ili ne aŭskultis. Ili ĉasis unu la alian rapide inter la aŭtoj ĝis unu granda aŭto subite aperis el malantaŭ angulo de konstruaĵo. Ĝi ekhaltis antaŭ la unua frato, Aleĉjo, kaj maltrafis lin sed la dua frato, Danĉjo, plugis rekte en la flankon de la aŭtego, plenrapide. Lia biciklo markis la pordon kaj antaŭflankon de la aŭto, sed pli grave li stampis la fenestro-stangon profunde (eble 1cm) ...per liaj dentoj!

dentoj Kompreneble, liaj dentoj rompiĝis. Li falis, trovis la denterojn en lia buŝo kaj kuris sen biciklo al mi. Li diris al mi, "Mi trafis aŭton," sed li ŝajnis tre maltrankviala. Poste, mi malkovris la veron kaj mi serĉis la aŭton. Ankaŭ la veturantino estis maltrangvila, serĉanta la malaperintan knabon por konstati lian sanon. Tiu belulino ne jam eĉ ekzamenis ŝian aŭton, ŝia unua koncerno estis la knabo; do mi povis kompati ŝin. Mi trovis ŝin, ekzamenis la aŭton kaj la dentojn, fotis ĉion, kaj interŝanĝis kontaktinformojn kun ŝi. Estis nenio plu por fari, do mi adiaŭis, "Nu, mi ĝojas renkonti vin ĉiukaze."

Hodiaŭ ni prenos Danĉjon al dentisto kaj Joĉjon al kuracisto (por elpreni la krampetojn). Eble mi devus voki mian asekuragenton pri la fulma difektaĵoj.

Ho, ve! Kio sekvante okazos?

Unu bona noto... Mia garaĝ-porda malfermilo mistere mem-ripariĝis. Mi ne scias kiel, sed nun ĝi funkcias denove.

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo