2005-06-27

FULMO!!

DSC02689 Je lasta nokto, ni havis fulmotondran ventegon. La fulmo ekbriladis kaj tondris tre laŭte. Tuj post la naŭa horo, la fulmo trafis mian razenon, tra la aero kaj tra la saliko.

Mi aŭdis la kraketon de elektro apenaŭ antaux la grandega "BUM!" Surprizinde, la lumoj daŭris brili kaj la fenestroj ne frakasis. Tamen, estis aliaj difektaĵoj.

Ni esploris la domon kaj ni trovis kelkajn aferojn nefunkciajn... horloĝon, interreton, garaĝ-pord-malfermilon, kaj la klimatizilon! Tiu lasta afero estis la plej grava, ĉar ni atendis la plej varman veteron de la sezono. Do ĉi-matene mi restis hejmen flikanta la fornon/klimatizilon por malvarmigi la domon. Tiam mi ankaŭ telefonis pri riparpartoj.

Tio estis tro multe da escitaĵo dum unu nokto, kaj ĝi ne estis la bona speco!

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo