2005-06-20

Ektiru la vipon - KRAK!

Ŝajnas kiel vipsvingado, farante decidojn kun mia edzino.

Ian aferon ni diskutas, ŝi disputas kontraŭ mi... ĝis mi diras, "nu, se vi sentas tiel forte... okej, ni iros al vian direkton." Post tion, ŝi prenas mian antaŭan pozicion kaj disputas kontraŭ mi denove! Reen kaj reen denove, kiel vipo svingata.

Hodiaŭ ni devas decidi pri la gimnazio por nia plej maljuna filo. Mi diris ke li devas iri al la Akademio ĉe "Brookfield" sed (komproneble) mia edzino ankoraŭ disputas. Ni estis diskutantaj ĉi tiun aferon dum semajnoj, mi konstante apoganta la Akademion. Tamen ŝi prokrastis ĝis hodiaŭ, la lastan tagon por sendi la registradon kun granda ĉeko. Mi mansignis la registradilon, ŝi ne ĉar ŝi ankoraŭ havas disputaĵojn.

Mi estas lacega pri ŝia disputado, do hodiaŭ mi metis la aferon ĉe ŝi alimanieren. Post mi sentis du krakojn de ŝia "vipo" mi diris, "Tion ĉi, mi volas. Mi ne ŝanĝiĝos. Decidu. Ĉu vi akordos kun mi, aŭ ne?" Mi aŭdos la rezulton ĉi-vesperen.

0 Komentoj:

Post a Comment

<< Hejmo