Laŭ universitata raporto (
Sciencema Menso Ligita al "Memismo"), la emo por sistemigado estas laŭ biologiaj trajtoj. La plej forta formo de tiu ĉi efiko estas la malsano, "memismo" (angle, "autism") kaj la plejmulto da 'viktimoj' estas malinaj.
En papero eldonita per la gazeto "Archives of Disease of Childhood" ("Arkivoj de Malsano de Infaneco"), Profesoro Baron-Cohen nomigas sciencistojn, matematikistojn, kaj inĝenierojn kaj la similajn kiel "sistemigantojn".
Ili lertas je analizado de sistemoj - ĉu estas veturilo aŭ matematika demando - por kompreni kiel tio funkcias.
Sed ili ankaŭ emas malpli interesita je la sociala parto de vivo, kaj povas montri konduton kiel obsedo pri detalo - klasikaj trajtoj de memismo.
Samtempe, mi studas genetikon kun mia plejaĝa filo. (Tio estis la temo de lia biologia klaso antaŭ unu aŭ du monatoj.) Ĉi tiu raporto memorigas min pri laŭseksa genetika defekto. Sed, ĉu ĉi tio surprizas iun?
El pratempaj legendoj de ĉiu kulturo, ni aŭdas pri ia strange-potenca kriplulo ĉu ne? Blinduloj kaj surduloj, oni supozas, kreskas plipotencaj je aliaj sensoj... eĉ al ekstremo kiel blinda orakolo. Kiom pli komunaj estas la ideoj de la stulta geniulo, la forgesema profesoro, kaj la malsociema inĝeniero?
Ja tiel mi ĉiam opiniis ke mi iel stultis, speciale pri emocia komunikado kaj sociaj situacioj. Mi komprenas nur la vortojn diritajn, sed mi ĵus komencas kompreni la ceteron. La etoso, la mieno, la korpolingvo... tioj estas tro multe da informaĵo por mi kompreni entute. Kelkfoje mi pensas ke gehomoj povus sufiĉe komuniki (por socialaj celoj) tute senvorte, kiel simioj, sed mi komprenus nenion. Sed "simplaj aferoj", kiel komputila programado aŭ elektrotekniko... tiujn mi komprenas facile.